Jarraporto 2024-25

La Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrio ekzistas por eduki la publikon pri kaj levi konscion pri la internacia helplingvo Esperanto, per la provizado de taŭgaj klasoj kaj klubaj servoj en Nova Sud-Kimrio, per la provizado de taŭgaj interretaj servoj kaj per kunlaboro kun aliaj kluboj kaj organizaĵoj. Raporto de la prezidanto Prezentita ĉe la jarkunveno la 6an de septembro 2025 Administra estraro Ĉe la Jarakunveno la 7an de septembro 2024, tri novaj estraranoj estis elektitaj: Kyung-Mi (Joanne) Cho, Gregory Cooper kaj Mark Rodowicz. La ekzistantaj estraranoj (Jonathan Cooper, Dmitry Lushnikov, Nicole Else, Alan Turvey kaj Terence Manley) estis reelektitaj. Ekde decembro […]

Raporto de la prezidanto 2024

Prezentita ĉe la Jarakunveno la 7an de septembro 2024 Membreco Ekde la komenco de julio 2023, ni bonvenigis 17 novajn membrojn: Monika Agarwal, Gwen Chan, Eszter Coombs, Elsa Cooper, Rory Coverdale, Karim De-Lancel, Minh Thong Do (Tom), Dominic England, John Grant, Amy Hong, Melody (Errol) Hooper, David Ludeke, Jack McMahon, Imogen Marosz, Chunliang Mu, Steve Ripley kaj Nicole Stevens. Kvin membroj de 2023 ne renovigis. Nuna nombro de membroj: 40 Esperanto-kursoj Du kursoj por membroj estis organizitaj. Kvankam ili okazis ĉe la Esperanto-Domo (kaj studentoj estis instigitaj ĉeesti persone), ĉiam ekzistis la eblo partopreni per Zoom. Komencantoj, kun Adam Levy […]

Raporto de la Prezidanto 2023

Prezentite ĉe la Jarkunveno, la 3an de septembro 2023 Konstruaĵoj La plej signifa evento en la financa jaro 2022–23 estis la foriro en februaro de nia delonga luanto, Hugh Ramage, kiu luis la konstruaĵon sur Little Eveleigh Street kiel atelieron kaj galerion dum pli ol 27 jaroj. Komence, kooperativo de artistoj (inkluzive de la filino de Hugh, Stella) esprimis intereson transpreni la luon. Tamen, montriĝis, ke ili povus pagi nur 2 000 dolarojn monate (Hugh pagis 2 754 dolarojn ĝis la fino de 2022, kaj ni pliigis la lupagon al 3 720 dolaroj antaŭ lia foriro). La Federacio utiligis la okazon por fari […]

La jarkunveno 2022

Sabaton, la 10an de Septembro 2022, 12 membroj de la Federacio partoprenis la jarkunvenon – kvin ĉe Esperanto-Domo, kaj sep per Zoom (inkluzive de Terry Manley el Armidale kaj Rainer Kurz el Germanio). Jonathan komencis la kunvenon per “agnosko de lando”. Post kiam ni aprobis la protokolon de la lasta jarkunveno (la 12an de Septembro 2021), Jonathan voĉlegis la raporton de la prezidanto. (Vidu malsupre.) Poste, Dmitry voĉlegis resumon de la reporto de la kasisto por la financa jaro 2021–22: La monvaloro de la tuta posedaĵo de la Federacio je la 30a de Junio 2022 estis $1 900 119,83 (tamen, […]

Raporto de la prezidanto 2021

Preszentita dum la Jarkunveno 2021, dimanĉon, lla 12an de septembro 2021, je 11:00 De Andrew Spannenberg La plurkultura festivalo Maitland RiverLights 2020 okazis per videfluado. La Federacio estis reprezentita en la sekcio Lingva Salono. Prezidanto Andrew prezentis lecionon pri Esperanto antaŭ blanka tabulo kaj flago. Ĝi funkciis kaj la spektantoj pozitive reagis. Dum nia festado de la Zamenhofa Tago (13an de decembro 2021) estis alia “inkluziva kuko”: vegana, senglutena kaj ornamita per la flago de Esperanto. Jes, ni iomete tro faris kaj tro elspezis, sed la evento estis bona bonvenigo al niaj membroj. Je la efektiva Zamenhof-Tago (15an de decembro), […]

Multkultura festivalo Maitland Riverlights

Dum la posttagmezo kaj vespero de sabato, la 12-a de oktobro, kvar esperantistoj (Andrew Spannenberg, Alan Turvey, Joanne Cho kaj Jonathan Cooper) veturis al Maitland, NSK, por partopreni en la multkultura festivalo Riverlights de 2019. Kiel antaŭe, Andrew diligente laboris por starigi kovritan budon por la Esperanto-Federacio de NSK. Sur nia tablo estis pluraj aĵoj (kaj aĉeteblaj kaj senpagaj) kaj ĉe ambaŭ flankoj, alta memstaranta afiŝo pri Esperanto kaj Esperanto-Domo. Pluraj homoj haltis kaj demandis pri kio estas Esperanto. Joanne estis aparte efika kiel propagandanto. Je 17:00, en la proksima “Language Lounge”, Jonathan instruis Esperanton al malgranda grupo da gejunuloj, […]

Raporto de la Prezidanto 2018

Por la periodo 13 novembro 2017 – 7 oktobro 2018 Prezentita ĉe la Jarkunveno de la Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrio, la 7-an de oktobro 2018, de la prezidanto, Jonathan Cooper Regado Dum la jarkunveno de 2017, Jonathan Cooper estis elektita kiel prezidanto kaj provizora kasisto. Dum la estrarkunveno de decembro 2017, Dmitry Lushnikov konsentis iĝi kasisto se li povus havi helpon de Jonathan Cooper kaj Alan Turvey. Ĉi tio estis konsentita kaj Dmitry poste kasistiĝis. Eventoj Dum la 328 tagoj de post la lasta jarkunveno, 101 anoncitaj federaciaj eventoj okazis en Esperanto-Domo: Monataj kunvenoj: la unuan dimanĉon de ĉiu monato […]

Raporto de la Prezidanto 2017

Por la periodo 4 septembro 2016 – 12 novembro 2017 Prezentita ĉe la Jarkunveno de la Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrio, la 12-an de novembro 2017, de la prezidanto, Jonathan Cooper Regado De la jarkunveno 2016 ĝis la 30a de julio 2017, la estraro konsistis el: Prezidanto: Jonathan Cooper Vicprezidanto: Dmitry Lushnikov Sekretario: Nicole Else Kasisto: Alan Turvey Aliaj estraranoj: John Casey, Richard Delamore La 1-an de aŭgusto 2017, John Casey rezignis. En la kunveno de la 6-a de aŭgusto 2017, Andrew Spannenberg estis nomumita kiel anstataŭa estraro ĝis la jarkunveno en novembro. Eventoj Krom la kutimaj ĉiumonataj dimanĉaj kunvenoj, la […]

Zamenhof-Tago ĉe Esperanto-Domo

13an de decembro 2015 Raportas Chris Holliss: Venis 30 homoj al la tre sukcesa festo. Estis mirinda renkonti longdaŭrajn geamikojn. Ni babilis pri la pasinta jaro, eĉ pasintaj jaroj. Ankaŭ ni ĝuis bongustajn manĝaĵojn. Tion evidentigas la malplenaj pladoj dismetitaj sur la tabloj poste. Saviĝis du specialaj kukoj kontraŭ la malsata svarmo: donacoj por Eunice Grahame (honore de ŝia naskiĝ-datreveno) kaj Margaret Chaldecott (pro ŝia sekretaria laboro dum multmultaj jaroj por la Esperanto-Federacio de NSK). La bona etoso daŭris pro tri interesaj prelegetoj: Richard Delamore montris filmeton pri sia studio kaj kunlaborintoj. Li eksplikis la produktadon kaj enmetadon en YouTube […]