La Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrio ekzistas por eduki la publikon pri kaj levi konscion pri la internacia helplingvo Esperanto, per la provizado de taŭgaj klasoj kaj klubaj servoj en Nova Sud-Kimrio, per la provizado de taŭgaj interretaj servoj kaj per kunlaboro kun aliaj kluboj kaj organizaĵoj.
Raporto de la prezidanto
Prezentita ĉe la jarkunveno la 6an de septembro 2025
Administra estraro
Ĉe la Jarakunveno la 7an de septembro 2024, tri novaj estraranoj estis elektitaj: Kyung-Mi (Joanne) Cho, Gregory Cooper kaj Mark Rodowicz. La ekzistantaj estraranoj (Jonathan Cooper, Dmitry Lushnikov, Nicole Else, Alan Turvey kaj Terence Manley) estis reelektitaj.
Ekde decembro 2024, la tempo por estraraj kunvenoj estis ŝanĝita al la unua vendreda vespero de ĉiu monato (18:00), krom januaro.
Membreco
Ekde la komenco de julio 2024, ni bonvenigis 6 novajn membrojn: Jack Anderson, Sophie Kitney, Carolyn Richards, Farid Silwanis, Jean Werk kaj Sarah Werk.
Je la 30a de junio 2025, Esperanto NSW havis 37 membrojn.
Esperanto-kursoj
Du kursoj por membroj estis organizitaj:
Kun Joanne Cho
Ĉi tio estis ses-semajna kurso (du horoj semajne), kiu komenciĝis sabate, la 14an de julio 2024, je 16:00. Kvankam la klasoj okazis ĉe la Esperanto-Domo (kaj studentoj estis instigitaj ĉeesti persone), ĉiam ekzistis la eblo partopreni per Zoom. Sep studentoj partoprenis.
Kun Trevor Steele
Ĉi tio estis dek-semajna Zoom-kurso (unu horo semajne), kiu komenciĝis sabate, la 5an de oktobro 2024, je 12:00. Inter 5 kaj 7 studentoj partoprenis.
Konstruaĵoj
Trovi novan luanton por 138 Little Eveleigh Street
Post multaj monatoj serĉante novan luanton, Alan Turvey proponis lui la konstruaĵon kaj sublui parton de ĝi al Valery Jelobinsky, la skulptisto, kiu luis la malantaŭan kvaronon de la konstruaĵo ekde majo 2023. Por forigi ajnan eblan konflikton de interesoj, Alan rezignis de la estraro en oktobro 2024. La lukontrakto estis subskribita la 15an de junio 2025 kaj Alan (tra sia kompanio, Society Health) fariĝis la luanto la 1an de julio 2025.
Riparoj al 138 Little Eveleigh Street
La lika problemo sur la okcidenta muro estis fine riparita, per la anstataŭado la defluilo, inkluzive de pluvkapo ĉe la malantaŭa sekcio, en septembro 2024.
En novembro 2024, oni decidis, ke estrarano Dmitry Lushnikov faru konstruajn kaj prizorgadajn laborojn sur la terpeco kaj en ambaŭ konstruaĵoj dum 8 horoj ĉiun vendredon, kaj estos rekompencita por laboro kaj materialoj.
Luado de Esperanto-Domo
En majo 2025, rusa lingvolernejo komencis lui Esperanto-Domon ĉiun ĵaŭdon, kontraŭ la sama prezo kiel la ludgrupo “Prime Time”: $20 hore.
Gastĉambro
Dek tri homoj uzis la gastĉambron dum 132 tagoj en la financa jaro 2024-25.
Zamenhof-tago
La ĉiujara celebrado de Zamenhof-tago okazis ĉe Esperanto-Domo dimanĉe, la 15an de decembro 2024. Rainer Kurz prelegis pri Vojaĝante tra Francio per Esperanto. Kit Kelen voĉlegis poezion de aŭstraliaj kaj novzelandaj poetoj, tradukitan en Esperanton. Masayuki Kobayashi, nia gasto el Japanio, prelegis pri Oomoto. La studentoj de Joanne Cho prezentis proverbojn el Afriko, kaj ni ludis unu rondon de la ludo Homlupo (ankaŭ konata kiel Mafio). Ni ankaŭ okazigis librofoiron kaj vendis preskaŭ 200 dolarojn da libroj.
Telopeo
Ses numeroj de la Federacia retpoŝta bulteno, Telopeo, estis eldonitaj en la financa jaro 2024‑25.
Prezenti Esperanton al la publiko
La Lingva Festivalo de Sidnejo 2025 okazis sabate, la 22an de februaro, ĉe la Ŝtata Biblioteko. La sesioj inkluzivis la ĉefprelegon Reviviĝo kaj indiĝenaj aŭstraliaj lingvoj (de Profesoro Ghil’ad Zuckermann), kaj lingvajn sesiojn pri Esperanto, Tokipono, kaj naŭ aliaj lingvoj.
Membro Rainer Kurz prezentis Esperanton ĉe la North Sydney Probus Club la 21an de januaro 2025, kaj ĉe The Association for Good Government (ĉirkaŭ la angulo de Esperanto-Domo) la 12an de marto 2025.
Retejo
Komence de 2025, mi komencis krei novan retejon en privata (reta) loko kaj, fine de majo, publikigis ĝin sub la oficiala domajn-nomo “esperantohouse.org.au”.
La avantaĝoj estas pluraj:
- La ĉefpaĝo nun estas pli alloga, kun ŝanĝiĝantaj bildoj
- La dezajno (precipe kiam rigardate per komputilo) uzas la spacon de ĉiu paĝo pli efike
- La organizado de paĝoj estas pli logika
- La ligiloj por lingvoelektado estas pli facile troveblaj (nun en la kaplinio), kaj la sistemo, kiu funkciigas ĉi tion, estas pli stabila
- La versio de la enhav-administra sistemo (WordPress) estas la plej nova (kaj aŭtomate ĝisdatigita), kio certigas, ke la retejo ĉiam estas kiel eble plej sekura
- La retejo estas multe pli rapida, danke al pli bona retgastiganto
Strategia planado
En marto 2025, Esperanto NSW utiligia la okazon partopreni en servo provizita de kompanio, Practera, por neprofitcelaj organizaĵoj.
Practera liveras programon partnere kun aŭstraliaj universitatoj, por ke aŭstraliaj neprofitcelaj organizaĵoj povu konektiĝi kun teamoj de studentoj, por fari merkatan esploradon kaj taksi ĉi tiujn organizaĵojn per sociaj, mediaj kaj financaj perspektivoj.
El pluraj eblaj proponitaj strategioj, ni elektis la “Kreskan Strategion”, ĉar ni volis pliigi la nombron da Esperantistoj kaj membroj de Esperanto NSW.
Nia projekto – kun studentoj de la Profesia Komerca Projekto de la Universitato de Suda Aŭstralio – havas tri celojn:
1e: Analizi la nunan situacion de lingvolernado, internaciaj kulturoj kaj komunuma engaĝiĝo, por determini tendencojn rilate al la Esperanto NSW.
2e: Ekzameni kiel similaj organizaĵoj (lingvaj, kulturaj aŭ komunumbazitaj) adaptiĝas al ŝanĝiĝantaj bezonoj kaj merkataj tendencoj, determinante plej bonajn praktikojn aplikeblajn al Esperanto NSW.
3e: Esplori sukcesajn eksterajn merkatajn strategiojn, kiujn Esperanta NSW povus uzi por la ekstero de niaj du konstruaĵoj (Esperanto-Domo kaj la konstruaĵo ĉe Little Eveleigh St), por kapti la atenton de preterpasantoj, kaj instigi ilin esplori la lernadon de Esperanto kaj engaĝiĝi kun la organizaĵo.
La fina raporto estis liverita la 26an de majo 2025, kaj prezentita (per Zoom) la 29an de majo 2025.
Jen resumo de kelkaj eble utilaj rekomendoj kaj sugestoj:
- “Vorto de la semajno”: Esperanta vorto kun angla traduko, afiŝita ĉiusemajne interrete kaj/aŭ ekstere de Esperanto-Domo
- Nedaŭra signo (eble per kreto) sur la trotuaro ekstere de Esperanto-Domo
- Krei mallongajn filmetojn en YouTube kaj/aŭ TikTok kaj/aŭ Instagram
- Nova, plibonigita emblemo, eventuale aperanta sur la ekstero de Esperanto-Domo
- QR-kodo(j) sur la ekstero de Esperanto-Domo kaj en presita materialo
- Malgrandaj strataj eventoj, kiel ekzemple “Esperanto Taster Afternoons” kun senpaga kafo kaj 15-minutaj enkondukaj paroladoj
Somerlerneja stipendio
Esperanto NSW ofertis stipendion de $800 por membroj (precipe komencantaj esperantistoj) por la kongreso kaj somerlernejo en Adelajdo en januaro 2025. Sophie Kitney (unu el la studentoj de Joanne) kaj Minh Thong [Tom] akceptis la oferton.
Kontribuo al la Melburna Esperanta ĉefsidejo
Esperanto NSW donacis 50 000 dolarojn (la testamentaĵon de la forpasinta Dorothy Enderby) al Melburna Esperanta Asocio (MEA) por la aĉeto de oficejo en la centro de la Melburna CBD. Ĉi tio estis kombinita kun egalaj testamentaĵoj de Dorothy Enderby al Aŭstralia Esperanta Asocio kaj MEA, kaj la propraj financoj de MEA. La oficejo estis nomita la Enderby Esperanto-Centro kaj la oficiala malfermo okazis la 7an de junio 2025.
Jonathan Cooper
Prezidanto
Raporto de la kasisto
Enspezoj
Male al la antaŭa financa jaro, la Federacio havis netan perdon de pli ol $66 000. Tion ĉefe kaŭzis la donaco de $50 000 al Melburna Esperanto-Asocio por la aĉeto de la Enderby Esperanto-Centro, sed ankaŭ la fakto, ke la konstruaĵo ĉe 138 Little Eveleigh Street (“la fabriko”) estis ankoraŭ nur parte luita.
Investoj
La limtempa deponaĵo de $250 000 gajnis al la Federacio pli ol $10 000 dum la financa jaro 2024-25.
Resumo
Kun pli ol $668 000 en disponebla havaĵo, kaj la fabriko nun plene luita, la Federacio estas en sana kaj daŭrigebla financa situacio.
Dmitry Lushnikov
Kasisto
Bilanca folio
Je 30 Junio 2025 (Kontante)
| Havaĵoj | ||
| Banko | ||
| Ĉeka konto | 21,855.94 | |
| Debetkarta konto | 1,626.20 | |
| Konto PayPal | 214.13 | |
| Kontanta Rezerva Konto | 394,710.22 | |
| Limtempa Depona Konto | 250,000.00 | |
| Totala Banko |
668,406.49 | |
| Nuntempaj Havaĵoj | ||
| Akcioj de Amikumu | 7,500.00 | |
| Totalaj Nuntempaj Havaĵoj | 7,500.00 |
|
| Fiksitaj Havaĵoj | ||
| Komputila Ekipaĵo | 664.41 | |
| Mebloj kaj Ekipaĵoj | 2,479.32 | |
| Totalaj Fiksitaj Havaĵoj | 3,143.73 | |
| Nenuntempaj Havaĵoj | ||
| Tereno kaj Konstruaĵoj | 1,213,854.23 | |
| Totalaj Nenuntempaj Havaĵoj | 1,213,854.23 | |
| Totalaj Havaĵoj | 1,892,904.45 | |
| Neta Kapitalo | ||
| Akumulita Mono | 432,078.58 | |
| Akumulita Mono Antaŭenportita | 413,402.19 | |
| Rezervo por Revalorigo de Havaĵoj | 1,103,215.00 | |
| Gajnoj de la Aktuala Jaro | -66,506.73 | |
| Totala Kapitalo | 1,882,189.04 | |
Profito kaj Perdo
Por la jaro ĝis 30 Junio 2025
| Komercaj Enspezoj | |
| Enspezoj – Intereso | 15,304.24 |
| Enspezoj – Membrecoj | 995.68 |
| Enspezoj – Lupagoj | 19,420.00 |
| Aliaj Enspezoj | 180.00 |
| Totalaj Komercaj Enspezoj | 35,899.92 |
| Vendokostoj | |
| Kosto de Venditaj Varoj | 80.00 |
| Totala Vendokosto | 80.00 |
| Malneta Profito | 35,819.92 |
| Funkciaj Elspezoj | |
| Reklamado | 2,136.11 |
| Librotenado | 836.64 |
| Bonfaraj Donacoj | 51,600.00 |
| Imposto al Loka Registaro | 7,184.17 |
| Registraj Kotizoj | 50.00 |
| Manĝaĵo | 885.28 |
| Asekuro | 10,780.15 |
| Lumo, Elektro, Hejtado | 1,971.28 |
| Kunvenaj Rimedoj kaj Agrablaĵoj | 2,301.09 |
| Oficejaj Elspezoj kaj Presado | 31.80 |
| Kotizoj por Paypal | 10.35 |
| Antaŭpagitaj Lupagoj | 27.85 |
| Riparoj kaj Prizorgado | 18,086.55 |
| Abonoj | 1,284.26 |
| Telefono kaj Interreto | 1,301.52 |
| Pagoj al entreprenistoj | 1,200.00 |
| Akvokotizoj | 2,639.60 |
| Totalaj Funkciaj Elspezoj | 102,326.65 |
| Neta Profito/Perdo | -66,506.73 |