Kursoj en Esperanto daŭrantaj de semajnfino ĝis pluraj semajnoj, okazas en multaj partoj de la mondo dum la tuta jaro. Vi povas kombini lernadon de Esperanto kun akirado de novaj internaciaj amikoj kaj vizitado al fascinaj novaj lokoj kaj kulturoj.
En Aŭstralio, la Aŭstralia Esperanto-Asocio okazigas amuzajn lecionojn samtempe kiel la ĉiujara kongreso. Klasoj estas disponeblaj por ĉiuj niveloj, inkluzive de tut-komencantoj. Ankaŭ estas eble, ke proksime al via hejmo aŭ laborejo estas Esperanto-kurso organizata de loka Esperanto-grupo.
Studu per la Interreto
Learn Esperanto in 12 Lessons instruas la plej gravajn 500 vortojn en Esperanto. Senpage kaj sen registriĝo. Ankaŭ havebla en 32 aliaj lingvoj krom la angla. Post la kurso, vi komprenos la bazajn aferojn, formos viajn proprajn frazojn, kaj povos komuniki bazajn ideojn en ĉiutagaj situacioj.
Duolingo estas senkosta apo. Oni povas uzi ĝin ankaŭ per retumilo.
Lernu! havas ttt-bazitajn kursojn por adapti al ĉiu nivelo de kompetenteco. Ĝi havas retan babilan areon, por ke vi povu ekzerci vian Esperanton kun aliaj studentoj.
Vi ankaŭ povas elŝuti la senpagan programon, Kurso de Esperanto. (Funkcias per Windows, Linux kaj Mac.)
Por eĉ pliaj interretaj Esperantaj rimedoj, vizitu la retejon Multlingva Informcentro pri Esperanto.
Uzu bonan libron
Kelkaj proponoj:
- Esperanto — Learning and Using the International Language, de David Richardson, eldonita de Esperanto USA
- Teach Yourself Esperanto , de John Cresswell kaj John Hartley (ne plu havebla, sed vi eble trovos kopion en loka biblioteko)
- Being Colloquial in Esperanto: A Reference Guide, de David K. Jordan
Kaj multaj, multaj aliaj, disponeblaj tra bonaj librovendejoj