Esperanto NSW havas novan emblemon

Kvankam la antaŭa emblemo bone servis nin ekde 2016, la nova emblemo estas pli fleksebla kaj inkluziva: Ĝi funkcias en diversaj kuntekstoj (horizontala/vertikala, plurkolora/unukolora, kun/sen teksto, bita/presa) Ĝi rilatas al la tuta ŝtato, ne nur al Sidnejo Ĝi estas pli signifa al eksterlandanoj, lokigante la ŝtaton en Aŭstralio Jen nur 9 variaĵoj: Ĝin kreis la kanad-aŭstralia grafika dezajnisto Zoë Cooper. Jen eltiraĵo el ŝia prezenta dokumento: “ La piktogramo uzas la konturojn de Aŭstralio kiel sian bazon. Tiu formo estas tuj rekonebla, eĉ kiel simpligita stato kaj je malgranda skalo. La litero “e” estas metita super Nova Sudkimrio, geografie lokigante […]

Anonco de la Premio “Esperanto kaj Arto”

La Premio “Esperanto kaj Arto”, organizata de Esperanto NSW, estos donata al artisto, kiu kreeme uzas la internacian lingvon Esperanto kiel inspiron aŭ elementon en sia artaĵo. La konkurso celas instigi artistojn esplori la kulturajn valorojn de Esperanto – internacian amikecon, interkulturan dialogon kaj respekton inter popoloj – per sia arto. Speciala atento estos donata al artaĵoj, kiuj: integras esperantajn vortojn, frazojn aŭ simbolojn en artan koncepton reflektas la idealojn de internacia komunikado kaj kunlaboro montras originalan kaj kreeman interpreton de la Esperanta temo. La organizantoj deziras honori la spiriton de la lingvo kreita de L. L. Zamenhof, kaj samtempe […]

Esperanto-Tago 2026

Dimanĉon, la 26an de julio 2026 Esperanto-Domo (143 Lawson Street, Redfern) kaj Artgalerio Revolve (138 Little Eveleigh St, Redfern) – interne konektitaj Esperanto-Tago estas tutmonda festo, kiu festas la eldonadon de la unua libro en Esperanto (26an de julio 1887). Esperanto-Tago estas tago de lingva justeco kaj tial de justaj kaj egalaj rilatoj inter etnaj grupoj, kulturoj kaj popoloj. Programo 10:00 – Malferma ceremonio Senpaga teo kaj kafo disponeblaj 11:00 – Prezento: Esplorado de la Tago de Esperanto Esplorado de la signifo de la Internacia Tago de Esperanto, la historio de la lingvo, kaj ĝia rolo en la antaŭenigo de […]

Esperanto-kurso por komencantoj

Esperanto estas la plej sukcesa internacia planlingvo en la mondo. Facile lernebla, neŭtrala kaj desegnita por kunigi homojn. Kial lerni Esperanton? Konektiĝu kun la mondo Aliĝu al tutmonda komunumo en pli ol 120 landoj Facila kaj logika Regula, simpla gramatiko. Neniuj neregulaj verboj. Neniu streso. Neŭtrala kaj justa Ponto inter kulturoj, ne ligita al iu ajn lando. Malfermi pordojn Por vojaĝado, amikoj, oportunoj kaj persona kresko. Kurso komenciĝas sabate, la 30-an de majo 2026 14:00 – 17:30 7 sabatoj = pli ol 24 horoj da lernado Senpaga kurso La kurso estas senpaga. Tamen, ni postulas antaŭpagon de 140 dolaroj. Se […]

Esperanto en 7NEWS Digital

Merkredon, la 15an de aprilo 2026, Tim McLachlan de 7NEWS Digital venis al Esperanto-Domo por krei mallongan filmeton pri Esperanto kaj Esperanto NSW. Jen la rezulto: Ĝi ankaŭ spekteblas ĉe Facebook kaj Instagram.

Sidneja Lingvo-Festivalo 2026

Sabaton, la 7an de februaro 2026, 11:00–16:00 Ŝtata Biblioteko de Nova Sudkimrio (Salono Dixson) SENPAGA Sidneja Lingvo-Festivalo 2013, Universitato Macquarie La Sidneja Lingvo-Festivalo festas lingvan diversecon kaj provizas oportunon por homoj kunveni kaj lerni diversajn lingvojn, kaj amuziĝi. Lingvoj inkluzivos: – Aborigenaj aŭstraliaj lingvoj – Ĉokrio (Nagalando, Barato) – La Hebrea – Irlandgaela – La peranakana (kreola dialekto de la malaja lingvo) – Piĝina, Bislama, Tok-Pisina (Pacifika-angla-bazitaj kreolaj lingvoj) – La serba kaj la kroata – Torvalia (Hind-irana lingvo, norda Pakistano) – La udmurta (Urala lingvo, orienta Eŭropo) – Esperanto – Aliaj planlingvoj, inkluzive de Solresol, Volapuko, Loglano Sidneja Lingvo-Festivalo, […]

Esperanto en ABC Radio National

La 24an de septembro, Jonathan Cooper (nia prezidanto) estis intervjuita pri Esperanto por epizodo de Late Night Live (ABC Radio National) kun David Marr, kaj la intervjuo estis elsendita la 13an de oktobro. Ĝi estas aŭskultebla interrete. Interese, kelkaj partoj, kiuj ne atingis la elsenditan version, estis inkluzivitaj interrete (iel kiel “la reĝisora versio”). Sube estas transskribo de la intervjuo, tradukita en Esperanton: David Marr: La ideo estis, se ni povus interparoli, se ni havus komunan lingvon, la miskomprenoj, kiuj turmentas la mondon, malaperus, paco eble eblus ĉirkaŭ la mondo. Do, Esperanto estis inventita en la 1880aj jaroj, kaj dum […]

Jarraporto 2024-25

La Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrio ekzistas por eduki la publikon pri kaj levi konscion pri la internacia helplingvo Esperanto, per la provizado de taŭgaj klasoj kaj klubaj servoj en Nova Sud-Kimrio, per la provizado de taŭgaj interretaj servoj kaj per kunlaboro kun aliaj kluboj kaj organizaĵoj. Raporto de la prezidanto Prezentita ĉe la jarkunveno la 6an de septembro 2025 Administra estraro Ĉe la Jarakunveno la 7an de septembro 2024, tri novaj estraranoj estis elektitaj: Kyung-Mi (Joanne) Cho, Gregory Cooper kaj Mark Rodowicz. La ekzistantaj estraranoj (Jonathan Cooper, Dmitry Lushnikov, Nicole Else, Alan Turvey kaj Terence Manley) estis reelektitaj. Ekde decembro […]

Esperanto-Domo merkrede

Ĝisdatigita la 1an de septembro Esperanto-Domo kutime estas malferma ĉiun merkredon, 10:00 – 20:00. Por kontroli, ke ĝi estos malferma je specifa tago, bonvolu reviziti ĉi tiun paĝon. Jen la detaloj por junio: • 03 Septembro: open • 10 Septembro: open • 17 Septembro: open • 24 Septembro: open

Lingva Festivalo Surabajo-Sidnejo, 2025

La Lingva Festivalo Surabajo-Sidnejo celebros lingvan diversecon kaj prezentos mallongajn enkondukojn al vasta gamo da lingvoj. Eniro estas SENPAGA. Lingvo: La angla Dek lingvoj estos prezentataj: la araba, la balia, la ĉorka (Nagalando, Barato), la kalaŝa (Nordokcidenta Pakistano), la korea, la pitjantjatjara (aŭstralia indiĝena), la malaja (Malajzio), la madura (Javo, Indonezio), la toba (Norda Sumatro, Indonezio) kaj Esperanto. Kiam: Sabato, la 28-an de junio 2025, 12:00 – 17:00 Kie: (Virtuale, per Zoom) – aliĝu per Meetup Programo (Alklaku programon por vidi kiel PDF-on)