Kunvenoj

Ĉiumonataj kunvenoj

La 1an sabaton de ĉiu monato, 17:30 – 20:30
Esperanto-Domo, 143 Lawson Street, Redfern
Agadoj por amuzi kaj klerigi.
www.meetup.com/Esperanto-in-Sydney

Malgranda grupo ankaŭ kunvenas unufoje ĉiumonate, en Kariong, Centra Marbordo.

Aferkunvenoj

(Ĉiuj membroj estas bonvenaj)
La unuan vendredon ĉiumonate, 18:00
Nuntempe, nur per Zoom. Por detaloj, sendu retleteron al nsw@esperanto.org.au.

Zamenhof-taga festo

Mez-decembre ĉiujare
12:00 – 16:00
Festo por celebri la naskiĝtagon de la fondinto de Esperanto, LL Zamenhof (15 Dec 1859). Estos manĝaĵoj, trinkaĵoj, ludoj, muziko kaj babilado. Venu kun viaj amikoj – ĉiuj estos bonvenaj.

 

Lingvo-Festivaloj

La Lingva Festivalo-Asocio kaj Esperanto NSW kune organizas la ĉiujarajn Sidnejajn Lingvo-Festivalojn, kaj ankaŭ diversajn antaŭurbajn kaj regionajn lingvo-festivalojn.

La celo de tiuj festivaloj estas montri la grandan diversecon de lingvoj ekzistantaj.

Ĉiu lingvo estas prezentita en sesio ne pli longa ol tridek minutoj, temante siajn lingvajn kaj kulturajn aspektojn.