Kvankam la antaŭa emblemo bone servis nin ekde 2016, la nova emblemo estas pli fleksebla kaj inkluziva:
- Ĝi funkcias en diversaj kuntekstoj (horizontala/vertikala, plurkolora/unukolora, kun/sen teksto, bita/presa)
- Ĝi rilatas al la tuta ŝtato, ne nur al Sidnejo
- Ĝi estas pli signifa al eksterlandanoj, lokigante la ŝtaton en Aŭstralio
Jen nur 9 variaĵoj:

Ĝin kreis la kanad-aŭstralia grafika dezajnisto Zoë Cooper. Jen eltiraĵo el ŝia prezenta dokumento:
La piktogramo uzas la konturojn de Aŭstralio kiel sian bazon. Tiu formo estas tuj rekonebla, eĉ kiel simpligita stato kaj je malgranda skalo. La litero “e” estas metita super Nova Sudkimrio, geografie lokigante la organizaĵon dum ĝi kviete referas pri la nomo de la lingvo mem. La vosto de Tasmanio estas tenita en la pinton de parolveziko, simbolante komunikadon. La celo estas, ke tiuj tavoloj de signifo rivelu sin iom post iom anstataŭ ĉiuj tuj samtempe.
La vortmarko estis adaptita por eĥi la piktogramon, ĉar ĝiaj literformoj ripetas la kurbajn breĉojn.
La verdo de la “e” kaj “nsw” devenas de la tradicia verdo de la Esperanta flago, sed estis moligita kaj heligita. La profunda bluverdo aldonas senton de terkonekto kaj profesieco por balanci la ludemon, samtempe elvokante la verdojn kaj bluojn de la aŭstralia pejzaĝo.
La ĝenerala karaktero de la emblemo estas amika kaj alirebla sen esti infaneca. Ĝi priskribas tion, kio estas Esperanto: lingvo konstruita por konekto, apartenanta egale al ĉiuj, kiuj uzas ĝin, kun klara hejmo en Nova Sudkimrio.
”