La Lingva Festivalo Surabajo-Sidnejo celebros lingvan diversecon kaj prezentos mallongajn enkondukojn al vasta gamo da lingvoj.
Eniro estas SENPAGA.
Lingvo: La angla
Dek lingvoj estos prezentataj: la araba, la balia, la ĉorka (Nagalando, Barato), la kalaŝa (Nordokcidenta Pakistano), la korea, la pitjantjatjara (aŭstralia indiĝena), la malaja (Malajzio), la madura (Javo, Indonezio), la toba (Norda Sumatro, Indonezio) kaj Esperanto.
Kiam: Sabato, la 28-an de junio 2025, 12:00 – 17:00
Kie: (Virtuale, per Zoom) – aliĝu per Meetup
