Jarkunveno prokrastiĝas ĝis la 19-a de novembro

Bedaŭrinde, la kvorumo de 10 membroj, kion postulis nia aktuala statuto, ne estis atingita hieraŭ, do ni ne povis fari iujn ajn decidojn (inkluzive de elektado de estraranoj). Tamen, la statuto permesas nin prokrasti la jarkunvenon dum semajno, kiam la kvorumo fariĝos 2. Ĉar 4 (eble 5) membroj jam intencis kunveni venontan dimanĉon ĉe Wyong, ni ŝanĝis la lokon.

Do, la prokrastita jarkunveno de la Esperanto-Federacio de NSK estos:

Dato: dimanĉo, la 19-a de novembro 2017
Tempo: 11:45 atm
Loko: Albert’s Cafe, ĉe la okcidenta flanko de stacidomo Wyong (turniĝu maldekstren kiam vi eliros). [Vidu ĉe Google Maps]

Estos ankaŭ voĉdono por akcepti la proponitan novan statuton, kion vi povas elŝuti el la paĝo “Pri ni” (sub la subtitolo “Proponita statuto”). Por vidi, kio ŝanĝis de la ŝablono de ACNC*, vi povos legi la dokumenton “Guide to constitution changes”, ankaŭ havebla sur tiu paĝo. (Ambaŭ dokumentoj estas en la angla.)

Se vi ne ĉeestos, sed volas partopreni, vi povas nomumi iun, kiu ja ĉeestos, esti via rajtigito (“proxy”).

[* ACNC: Australian Charities and Not-for-profits Commission]

Raporto de la Prezidanto 2017

Por la periodo 4 septembro 2016 – 12 novembro 2017

Regado

De la jarkunveno 2016 ĝis la 30a de julio 2017, la estraro konsistis el:
Prezidanto: Jonathan Cooper
Vicprezidanto: Dmitry Lushnikov
Sekretario: Nicole Else
Kasisto: Alan Turvey
Aliaj estraranoj: John Casey, Richard Delamore

La 1an de aŭgusto 2017, John Casey rezignis. En la kunveno de la 6a de aŭgusto 2017, Andrew Spannenberg estis nomumita kiel anstataŭa estraro ĝis la jarkunveno en novembro.

Eventoj

Krom la kutimaj ĉiumonataj dimanĉaj kunvenoj, la Federacio organizis unu “pican vesperon” preskaŭ ĉiumonate (kutime sabate). Ĉi tiuj ofte allogis pli junajn homojn ol la dimanĉaj kunvenoj, inkluzive de tiuj, kiuj interesiĝas pri Esperanto sed kiuj ankoraŭ ne estis esperantistoj. Mezume, 15 homoj ĉeestis. Antaŭ plejparte da vesperoj okazis mallonga Esperanto-leciono, fare de Richard Delamore. La pica vespero je la 29a de aprilo estis ankaŭ la oficiala lanĉo de la saĝtelefona apo, Amikumu.

Speciala evento okazis ĉe Esperanto-Domo merkredon la 19an de julio 2017. Norbert Bludau, esperantisto el Germanio, parolis pri la nuntempa art-ekspozicio Dokumenta 14 en Kassel, Germanio. Proksimume 10 homoj ĉeestis.

Je sabato, la 29a kaj dimanĉo, la 30a de oktobro 2016, la “loĝanta artisto” de la Federacio, Benjamin Forster, starigis sian artaĵon, “Kelkaj Fragmentoj” en la grunda nivelo de Esperanto-Domo, kiel parto de la Festivalo Liveworks. Supre la Federacio starigis ekspozicion pri Esperanto. Entute 101 homoj vizitis dum la du tagoj.

La federacio festis Zamenhof-Tagon je sabato, la 17a de decembro 2016. Ĉirkaŭ 15 homoj ĉeestis.

Post la aŭstralia Esperanto-Kongreso kaj Somerkursaro en Brisbano en januaro 2017, la fama franca esperantisto-kantisto, JOmO (Jean-Marc LECLERCQ), vizitis Sidnejon per la invito de la Federacio. Tri eventoj okazis:

  • 18an de januaro, ĉe Esperanto-Domo: ĉirkaŭ 15 homoj ĉeestis
  • 20an de januaro, ĉe la hejmo de Alan Turvey kaj Jo Cho, Fountaindale: proksimume 30 homoj ĉeestis
  • 21an de januaro, ĉe Komunuma Centro Redfern: proksimume 50 homoj ĉeestis

Kurso de 9 semajnoj, “Sharpen your brain” (Akrigu vian cerbon), gvidita de nova membro de la Federacio, Sammy Lee, estis okazonta ĉe Esperanto-Domo merkrede, inter la 2a ĝis la 4a ptm, komenciĝante la 20an de septembro. Ĝi estis inkluzivonta la rekomendon, ke homoj lernu Esperanton. Tamen pro nesufiĉaj partoprenintoj la kurso finiĝis post la dua sesio.

Lingvaj Festivaloj

Lingvaj festivaloj, organizitaj de Language Festival Association kaj sponsoritaj de la Federacio, okazis jene:

  • 8–9 okt 2016: Sydney LF, Korean Cultural Centre, Sydney
  • 12 nov 2016: Ryde LF, West Ryde Library
  • 3 dec 2016: Central Coast LF, Erina Centre, Erina
  • 11 feb 2017: Manly LF, Manly Library
  • 11 mar 2017: Parramatta LF, Information and Cultural Exchange, Parramatta
  • 8 apr 2017: Canada Bay LF, Concord Library
  • 6 maj 2017: Liverpool LF, Liverpool Library
  • 15 jul 2017: Hunters Hill LF, Gladesville Road Community Centre, Hunters Hill
  • 9 sep 2017: Ryde LF, West Ryde Library
  • 25 okt 2017: Waverley LF, Waverley Library, Bondi Junction

Roger Springer: Dumviva membro

La 6an de novembro 2016 la Federacio konsentis doni al Roger Springer dumvivan membrecon, agnoskante liajn jarojn de servo al la Federacio kaj al la Esperanto-movado ĝenerale. Ĉi tio estis donita al li, neĉeeste, dum la festo de Zamenhof-Tago. Ni esperas, ke Roger fine decidos reveni al niaj regulaj kunvenoj.

Libroservo

Jonathan Cooper originale kredis, per konsiloj de aliaj ekster la estraro, ke la libroj de la Libroservo, supre ĉe Esperanto-Domo, apartenas al Aŭstralia Esperanto-Asocio. Tamen, laŭ retletero de Dianne Lukes (eks-prezidanto de AEA) al Alan Turvey (je la 16a de decembro 2008), posedo estis transferita de AEA al la Federacio, verŝajne en 2009.

Nova ramplo por Esperanto-Domo

Por tiuj, por kiuj estas malfacile eniri en Esperanto-Domon pro la konkretaj paŝoj, ni nun havas dupartan provizoran ramplon. Ĝi troviĝas sub la oranĝkolora sofo. Se vi devas uzi ĝin por eniri la bienon, bonvolu uzi la elektran sonorilon apud la antaŭa pordego.

Nova Emblemo

En novembro 2017, multaj sendependaj grafikaj dezajnistoj ĉirkaŭ la mondo estis invititaj, tra la retejo 48HourLogo.com, prezenti dezajnon por nova emblemo por la Federacio. El 30 dezajnoj submetitaj, la estraro elektis la gajnantan dezajnon, kio estas montrita sur la supro de la paĝo 1 de ĉi tiu dokumento.

Gastĉambro

La gastĉambro estis okupita dum 63 noktoj ekde la lasta jarkunveno:

  • 30 dec 2016 – 13 jan 2017 (14 noktoj): Rainer Kurz (Germanio)
  • 14 jan 2017 (1 nokto): Terry Manley + edzino (Armidale)
  • 15 – 21 jan 2017 (6 noktoj): jOmO (Francio)
  • 22 – 28 jan 2017 (6 noktoj): Martine Freydier (Francio)
  • 25 – 28 jan 2017 (3 noktoj): Michèle Reverdy + Michèle Orrey (Francio)
  • 29 apr – 7 maj 2017 (8 noktoj): Juto (Yuto Kawabata) kaj Fanjo (Japanio)
  • 10 – 21 may 2017 (11 noktoj): Marc Cuffez (Belgio)
  • 26 – 29 jun 2017 (3 noktoj): Eric Rademacher (Germanio)
  • 16 – 22 jul 2017 (6 noktoj): Norbert Bludau + wife (Germanio)
  • 22 aŭg 2017 (1 nokto): Jonathan + wife (Gosford)
  • 7 sep 2017 (1 nokto): Dmitry Lushnikov (Roseville)
  • 13 – 16 okt 2017 (3 noktoj): Trevor Steele (Adelajdo)
  • 31 okt – 7 nov 2017 (7 noktoj): Kam Lee (Hobarto)

Amikumu

La 29an de aŭgusto 2017 la Federacio investis $7500 por 1-procenta porcio en Amikumu Pty Ltd (ABN 90 618 666 916), la kreinto de la poŝtelefona apo, Amikumu.

Projekto pri Afrika Esperanto-Edukado

La Federacio konsentis pagi $150 tri-monate al la organizo Esperanto Plus, por subteni la laboron de Jeremiah Kahindo instrui Esperanton al junuloj en Suda Kivuo, Demokratia Respubliko de Kongo. Post 4 pagoj (ĉe la kunveno de la 4a de marto 2018) la Federacio rekonsideros sian daŭrantan asignadon.

Jarkunveno 2017

Al ĉiu membro de la Esperanto-Federacio de NSK (EFNSK):

La jarkunveno de EFNSK okazos ĉe Esperanto-Domo la 12an de novembro 2017 je la 11-a matene. La estraro demisios kaj la postenoj estos atribuitaj dum la jarkunveno.

Bonvolu noti, ke pro la jarkunveno, ne okazos kunveno la unuan dimanĉon de novembro.

Ni esperas, ke vi povos ĉeesti la jarkunvenon, kaj bonvolu sciigi nin, ĉu vi povas iel helpi la Federacion.

Se vi NE povos ĉeesti sed tamen ŝatus voĉdoni, vi povas peti iun voĉdoni nome de vi (kiel via mandatulo). Bonvolu kontakti nin se vi ŝatus pli da informoj.

Ni ankaŭ feliĉus aŭdi viajn komentojn, ideojn, ktp, por la venonta jaro.

Esperanto-Domo merkrede

Ĝisdatigita la 9-a de junio 2017

Esperanto-Domo kutime estas malferma ĉiun merkredon, 14:00 – 16:00. Por kontroli, ke ĝi estos malferma je specifa tago, bonvolu reviziti ĉi tiun paĝon.

Jen la detaloj por junio:
• 07-a de junio: malferma
• 14-a de junio: malferma
• 21-a de junio: malferma
• 28-a de junio: (decidota)

Senpaga Lingvo-Festivalo en Erina (Centra Marbordo)

30-a de novembro 2017

Lingva Festivalo-Asocio gastigos senpagan lingvo-festivalon sabate, la 3-a de decembro 2016, ĉe Erina Fair.

greg-cooperLa celo de tiu lingvo-festivalo estas antaŭenigi komprenon pri lingva diverseco, per disponado de “provaĵoj” de pluraj lingvoj kaj kulturoj en amuza etoso.

Ĉefa ero estos fascina prezento de aŭstralia lingvisto, D-ro Gregory Cooper. Dum la fruaj 1980-aj jaroj Dr-o Cooper vojaĝis al fora nordokcidenta Pakistano por studi tiam neskribitan lingvon. Nur per interagado rekte kun la denaskaj parolantoj, li povis lerni la lingvon (la kalaŝamondra), krei sistemon de skribo por ĝi kaj instrui ĝin al la kalaŝaj homoj, kiuj nun registras kaj eldonas siajn proprajn rakontojn kaj kantojn.

Ankaŭ prezentota estos Esperanto, la plej sukcesa internacia lingvo. Krom ĝia rolo en neŭtrala kaj egaleca komunikado, Esperanto ankaŭ povas esti utila kiel “desalta lingvo”: Ĉar ĝiaj simplaj reguloj havas preskaŭ neniujn esceptojn kaj ĉar ĝia gramatika strukturo estas ĉiam klara, komenciĝi per Esperanto povas doni al oni la konfidon kaj solidan bazon, kiuj estas tiom gravaj en lingvolernado.

Kelkaj aliaj lingvoj prezentotaj dum la festivalo inkluzivas: la korea, japana, persa, germana, franca, nederlanda, litova kaj hindia.

La festivalo okazos ĉe Erina Centre, Erina Fair, de tagmezo ĝis 5.30 ptm.

Por pli da informo, vizitu languagefestival.org/cc (en la angla).

Bildo: Dr Gregory Cooper, lingvisto

Zamenhof-Tago ĉe Esperanto-Domo

Iom da vizitintoj al Zamenhof-Tago. Foto: Ago Feitosa

Iom da vizitintoj al Zamenhof-Tago. Foto: Ago Feitosa

13-a de decembro 2015

Raportas Chris Holliss:

Venis 30 homoj al la tre sukcesa festo. Estis mirinda renkonti longdaŭrajn geamikojn. Ni babilis pri la pasinta jaro, eĉ pasintaj jaroj. Ankaŭ ni ĝuis bongustajn manĝaĵojn. Tion evidentigas la malplenaj pladoj dismetitaj sur la tabloj poste. Saviĝis du specialaj kukoj kontraŭ la malsata svarmo: donacoj por Eunice Grahame (honore de ŝia naskiĝ-datreveno) kaj Margaret Chaldecott (pro ŝia sekretaria laboro dum multmultaj jaroj por la Esperanto-Federacio de NSK).

La bona etoso daŭris pro tri interesaj prelegetoj:

Richard Delamore montris filmeton pri sia studio kaj kunlaborintoj. Li eksplikis la produktadon kaj enmetadon en YouTube de filmoj, kiujn li kreas.

Daniel Kane parolis pri la unua Esperanto-muzeo en Ĉinujo, kiu situas en eta vilaĝo for de ĉie, fakte en “la mezo de nenie”, sed ĝia ekspocizio havas multajn diversajn aĵojn. Daniel diris ke estis rava suprizo malkovri la muzeon.

Post fotokapta paŭzo Rainer Kurz montris al ni filmeton de sia intervjuo kun Reinhard Selten, kiu gajnis Nobelan Premion por ludteorio. Tiu filmeto nun atingeblas per Amazon.com.

Lyudmila Kelloway kronis la programon. Ŝi kaj ŝiaj muzikistoj, per belegaj kantoj kaj kostumoj, transformis Esperanto-Domon en koncertan halon.

Bonega Zamenhof-Tago! Kiel Eunice diris, “Ĉiuj feliĉas kuniĝi.” Mi konsentas.