Multkultura festivalo Maitland Riverlights

Dum la posttagmezo kaj vespero de sabato, la 12-a de oktobro, kvar esperantistoj (Andrew Spannenberg, Alan Turvey, Joanne Cho kaj Jonathan Cooper) veturis al Maitland, NSK, por partopreni en la multkultura festivalo Riverlights de 2019. Kiel antaŭe, Andrew diligente laboris por starigi kovritan budon por la Esperanto-Federacio de NSK. Sur nia tablo estis pluraj aĵoj (kaj aĉeteblaj kaj senpagaj) kaj ĉe ambaŭ flankoj, alta memstaranta afiŝo pri Esperanto kaj Esperanto-Domo. Pluraj homoj haltis kaj demandis pri kio estas Esperanto. Joanne estis aparte efika kiel propagandanto. Je 17:00, en la proksima “Language Lounge”, Jonathan instruis Esperanton al malgranda grupo da gejunuloj, uzante magnetajn radik-kahelojn, kiujn li kreis. Je 20:15, Joanne, Jonathan kaj lia edzino, Wanda, fiere piediris kun Esperanta flago en la granda parado al la riverbordo, kie ili spektis mirindan prezentadon sur kaj apud la rivero. Dum tiu spektaklo mallonge aperis lumbildo kun la vorto “Esperanto” kaj Esperanta flago antaŭ simpla mapo de Eŭropo (vidu la foton, malsupre). Ŝajnas, ke la kreintoj pensis, ke Esperanto estas eŭropa lando!

Interesulo parolas kun Alan Turvey

Alan, Jonathan, Joanne kaj Andrew

Wanda kaj Jonathan piediras en la parado kun la Esperanto-flago

Parto de la aŭdovida prezento, montranta la vorton Esperanto