Kondiĉoj de eniro dum KOVIM-19

La sekureco de niaj vizitantoj gravegas. Ni starigis rimedojn por prioritatigi la sanon kaj bonfarton de ĉiuj.

Kondiĉoj de eniro

Vizitantoj ne rajtas eniri Esperanto-Domon se ili:

  • havas iajn gripecajn simptomojn (gorĝdoloron, fluantan nazon, persistan tuson, spirmankon, febron);
  • estis en proksima kontakto kun homo, kiu testis pozitive pri KOVIM-19 (dum la tempo, en kiu la viruso estas kontaĝa);
  • atendas la rezultojn de testo pri KOVIM-19;
  • loĝas kun iu, kiu atendas la rezultojn de testo por KOVIM-19;

Ĉiu vizitanto, al kiu neniuj el la supraj kondiĉoj por ekskludo aplikas, devas esti preta kaj povi konsenti pri la jenaj postuloj:

  • forlasi Esperanto-Domon tuj se ili malbonfartas, post sciigo al volontulo;
  • ĉiam teni sociajn distancigajn rimedojn (laŭ la sanaj gvidlinioj de NSK) rilate al aliaj vizitantoj kaj volontuloj;
  • konservi bonan personan manan higienon, lavante siajn manojn regule kaj ĝisfunde kaj/aŭ uzante manan sanigilon;
  • konservi bonan spiran higienon, tusante aŭ ternante en ilian kubuton aŭ naztukon, kaj tiam forĵetante naztukojn tuj;
  • provizi al Esperanto NSW sian nomon kaj kontaktodetalojn, kaj konsenti, ke Esperanto NSW donu sian nomon kaj kontaktajn detalojn al la Fako de Sano de NSK aŭ al iu alia registara fako, kiel necese, por ebligi kontakt-spurajn procedojn;
  • agnoski, ke oni eble petos ilin atendi, aŭ rifuzos al ili eniri Esperanto-Domon, se la konstruaĵo atingis sian tutan kapablon laŭ postuloj de socia distancigado de NSW Health;
  • respondi ĝuste al la sekvaj demandoj se demandite de rajtigita reprezentanto de Esperanto NSW:
    • Ĉu vi aŭ iu, kun kiu vi loĝas, nuntempe testiĝas aŭ atendas rezultojn por la viruso KOVIM-19?
    • Ĉu vi aŭ iu, kun kiu vi loĝas, testis pozitive pri la viruso KOVIM-19 kaj ne estis medicine deklarita kiel nekontaĝa?
    • Ĉu vi havas gripecajn simptomojn (gorĝodoloron, nazkataron, persistan tuson, spirmankon, febron)?
  • agnoski la rajton de Esperanto NSW rifuzi eniron aŭ peti ilian foriron de Esperanto-Domo iam kaj ial;
  • ĉiam trakti volontulojn kaj aliajn vizitantojn kun respekto.