Minimumismo

Doris Chen, membro de Esperanto NSW

(Originale eldonita en Telopeo, 57:01, Januaro 2021, kaj 57:02, Marto 2021)

Minimumismo estas maniero forigi neesencon por atenti al tio, kio vere gravas, kio donas pozitivan signifon al niaj vivoj, kio donas al ni ĝojon kaj valoron. Minimumistoj serĉas feliĉon ne per aferoj, sed per vivo mem; tiel, dependas de vi, kio estas necesa kaj kio estas malnecesa en via vivo.

Mi eksciis pri la koncepto de minimumismo per la afiŝo de iu konatulo. Ŝi diris, ke ŝi havas nur utilajn aĵojn en sia loĝejo anstataŭ havi multajn aĵojn. En sia afiŝo, ŝi rekomendis libron pri minimumismo, kiu ŝanĝis ŝian vivmanieron. La kialo, ke mi profunde interesiĝas pri tiu koncepto, estas, ke mi spertis translokiĝon. Tiutempe mi vere esperis, ke mi eble translokiĝus pli facile, se mi havus malpli da aĵoj.

Poste mi komencis kontroli la koncepton interrete. Ju pli mi komprenis, des pli interesita mi sentis min.

En moderna kulturo, estas agnoskata, ke posedado de multaj aĵoj signifas riĉcan kaj bonan vivon. Homoj kredas, ke ju pli da aĵoj ni posedas, des pli bonan vivon ni havas. Ĉar ni estas en la mondo plena de reklamoj, kiuj cerbolavadas nin por aĉeti aĵojn, kion ni ne vere bezonas. Ĉu vi pasigas tro multe da tempo por pripensi, kiajn vestaĵojn vi bezonas surhavi ĉiutage? Ĉu vi aĉetis plurajn aĵojn, sed neniam uzas ilin? Ĉu vi sentas, ke vi ne povas ŝpari monon kaj vi devas pagi tro da fakturoj? Pripensu la demandojn, ĉu vi estas streĉita pri tia vivo? Tiukaze minimumistiĝo eble helpos vin!

Kio estas minimumismo? Kutima kaj simpla respondo estas, ke minimumismo temas pri la forigado de malnecesaj posedaĵoj. Efektive, minimumismo ne simple temas pri la forigado de posedaĵoj, sed ankaŭ enfokusigas pli pri kreado de pli da spaco por gravaĵoj de vi. La libro, kiun mi menciis antaŭe, “Minimumismo: vivu sencohavan vivon” (de Joshua Fields MILLBURN kaj Ryan NICODEMUS, Decembro 2011) rimarkis kvin valorojn, kiuj rilatas sencohavan vivon, inkluzive de sano, interrilato, pasio, kresko, kaj kontribuo. Kiam oni forigas aĵojn, kiuj estas malatentigemaj kaj tempo-malŝparemaj, oni havos pli da tempo kaj spaco por la kvin valoroj.

Kiel iĝi minimumisto? Ĉiuj estas malsamaj, dependas de via decido, ĉar la aĵo, kiun vi forigus eble estas tiu kiun mi bezonus. Minimumistoj serĉas ĝojon ne pere de aĵoj, sed pere de la vivo mem. Pro tio, estas laŭ via decido kio estas necesa kaj kio malnecesa. La retejon mi rekomendas theminimalists.com. La retejo estas kreita de la verkistoj de la libro “Minimumismo: vivu sencohavan vivon”, kaj havas plurajn informojn kaj rimedojn por subteni vin, se vi interesiĝas minimumistiĝi.