La jarkunveno 2022

Sabaton, la 10an de Septembro 2022, 12 membroj de la Federacio partoprenis la jarkunvenon – kvin ĉe Esperanto-Domo, kaj sep per Zoom (inkluzive de Terry Manley el Armidale kaj Rainer Kurz el Germanio).

Jonathan komencis la kunvenon per “agnosko de lando”.

Post kiam ni aprobis la protokolon de la lasta jarkunveno (la 12an de Septembro 2021), Jonathan voĉlegis la raporton de la prezidanto. (Vidu malsupre.) Poste, Dmitry voĉlegis resumon de la reporto de la kasisto por la financa jaro 2021–22:

  • La monvaloro de la tuta posedaĵo de la Federacio je la 30a de Junio 2022 estis $1 900 119,83 (tamen, tiu baziĝas sur malnova kaj certe tro malalta takso de la valoro de la du konstruaĵoj).
  • La komenca bilanco de la bankkontoj estis $684 108,89. La Federacio gajnis $4 442,61 dum la 12 monatoj. Do, la ferma bilanco estis $688 551,50.
  • La profito (enspezoj plus elspezoj) estis $5 579,61.

Ĉar la “nova” (de 2017) statuto deklaras, ke iu, kiu estis estrarano dum almenaŭ naŭ jaroj, rajtas esti reelektata nur per speciala rezolucio, okazis voĉdono, ĉu Alan Turvey, Nicole Else, Dmitry Lushnikov kaj Jonathan Cooper estu permesataj esti reelektataj kiel estraranoj. La kunveno unanime voĉdonis jese.

Ĉiuj anoj de la antaŭa estraro estis reelektataj nekontraŭate. Poste, tiuj estraranoj decidis unanime, ke la jenaj sep homoj havu la jenajn rolojn:

Prezidanto: Jonathan Cooper
Vic-prezidanto: Andrew Spannenberg
Sekretario: Nicole Else
Kasisto: Alan Turvey
Ordinaraj estraranoj: Chris Betcher, Adam Levy, Dmitry Lushnikov

Fine, ĉiu membro en la kunveno havis la oportunon diskuti la nunan staton kaj estontecon de la Federacio. Terry Manley parolis pri la malantaŭa ateliero kaj galerio, kaj pri gravaj problemoj rilate al la tegmento kaj eniro de akvo dum pluvo. La estraro konsentis, ke ni petu profesian konsilon pri kiel solvi tiujn problemojn.

Post la oficiala fino de la jarkunveno, la estraro decidis inviti la estron de edukado.net, Katalin Kováts (kaj espereble ankaŭ ŝian edzon, Sylvain Lelarge) viziti Sidnejon, tranokti en la gastĉambro kaj prezenti ion ĉe kunveno ĉe Esperanto-Domo, merkredon, la 18an de Januaro 2023. Tio okazus baldaŭ post la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Kongreso de Esperanto en Melburno, ĉe kiu Katalin estos speciala gasto.

Raporto de la prezidanto

Membroj kaj konatoj

Tri novaj membroj aliĝis kaj estis bonvenigataj post la lasta jarkunveno: Andrea Dobles, Christopher (Kit) Kelen kaj Jurgen Barth.

Longdaŭra membro de la Federacio, Volo Gueltling, mortis la 13an de decembro 2021. Lia funebra diservo okazis en Krematorio Leura Memorial Gardens la 22an de decembro 2021. Jonathan Cooper ĉeestis kaj parolis nome de la Federacio kaj la Aŭstralia Esperanto-Asocio.

Bedaŭrinde, la procezo de finpretigo de la testamentaĵo de Margaret Chaldecott daŭras. Ŝia loĝejo en emeritul-vilaĝo en Lindfield (kvinono el kies vendo estis donacota al la Federacio) ankoraŭ ne estis vendita. Komplikaĵo estas, ke la tuta konstruaĵaro estas vendota. Ŝajnas, ke ĉi-etape nenio povas esti farita por akceli la procezon.

Responde al la forpaso, la 23an de Aŭgusto 2021, de Hazel Green, aktiva kaj tre amita esperantisto el Toowoomba, Jonathan skribis kondolencan leteron al ŝia edzo, Paul, nome de la Federacio.

Eventoj

Esperanto-Domo malfermiĝis al membroj kaj publiko unuafoje ekde la komenco de la pandemio sabaton, la 18an de Decembro, por festi Zamenhof-tagon. Jonathan Cooper aĉetis kukon kaj faris la glazuradon. Chris Betcher organizis bone ricevitan ludon per skatoloj, seruroj kaj indicoj por trovi “trezoron”.

Sabat-vesperaj kunvenoj (“Public Esperanto Learning”) rekomencis la 29an de Januaro 2022. La 23an de aprilo, la nomo de tiuj estis ŝanĝitaj al “Esperanto Book Club”.

Adam Levy konsentis instrui Esperanton al komencantoj sabat-vespere je 18:00.

Manlia Esperanto-Klubo rekomencis siajn dusemajnajn kunvenojn, ekstere kontraŭ la plaĝo Manly ĉe South Steyne, la 16an de Oktobro 2021.

La Esperanto-Kluboj de la Centra Marbordo kaj Novkastelo rekomencis siajn monatajn kunvenojn, en Wyong Milk Factory, la 15an de Majo 2022.

Esperanta tendara semajnfino, ĉe Wyee, okazis la 11an kaj 12an de Decembro 2021.

La Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-kongreso kaj somera kursaro, kiu estis planita okazi en Sidnejo (ĉe Sancta Sophia College, Camperdown kaj parte ĉe Esperanto-Domo) en Januaro 2022 okazis tute virtualaj, per Zoom.

Sukcesa kuna lingvo-festivalo (Sidnejo kaj Surabajo, Indonezio) okazis la 19an de Februaro 2022. Jonathan Cooper prezentis Esperanton de Zoom. Ario Bimo Utomo el Indonezio skribis dankmesaĝon.

Instrumaterialoj

La Federacio aĉetis 20 ekzemplerojn de la nova libro Enjoy Esperanto. Unu ekzemplero estis metita en la bibliotekon, alia estis donita al estrarano Nicole Else, kaj la ceteraj ekzempleroj disponigis por vendo.

Diskonigado

Okazis diskutoj pri kiel efike diskonigi Esperanton. Aĉeti terpecon kaj krei provizoran (aŭ daŭran) “Esperanto-vilaĝon” estis unu ideo, kvankam tio starigas la demandon, pri kiel plej bone diskonigi Esperanto-vilaĝon. Alia ebleco estis aĉeti tenduman kamioneton (campervan), kovri ĝin per signo reklamanta Esperanton, kaj lui ĝin.

En Novembro 2021, la Federacio aĉetis cent verdajn skribilojn, surskribitajn per “ESPERANTO NSW / Esperanto House, 143 Lawson St Redfern / esperantonsw.org.au”. Unu estis donata al ĉiu membro kaj aliaj estas disponeblaj kiel reklamaj donacoj.

La ŝakklubo, kiu kunvenas sabat-vespere, samtempe kiel la ĉiu-semajna Esperanto-evento, havis alian turniron. Ĉi-foje, anstataŭ doni monan premion, la Federacio aĉetis trofeon kaj gravuris ĝin per la nomo de la gajninto.

La estraro aprobis la ideon havi kelkajn magnetajn signojn (60cm x 30cm) faritajn por reklami Esperanton, taŭgajn por meti sur aŭtopordon. Tiun ideon prezentis ankaŭ Jonathan Cooper al la Aŭstralia Esperanto-Asocio (en sia rolo de vicprezidanto). AEA mendis kvar signojn po $29, kiel provo. Tiuj estis liveritaj al la kasisto de AEA, Heather Heldzingen, en Melburno, ĉar Jonathan estos en Kanado kiam ili alvenis.

En Decembro 2021 Nicole Else kontaktis melburnan ĵurnaliston pri Marcel Leereveld, kaj poste artikolo, ‘Use your brain’: 103-year-old radio host still going strong, aperis en la gazeto The Age.
Nicole Else ankaŭ aliĝis al Fejsbuka grupo por lingvo-instruistoj en Nova Sudi-Kimrio, kaj interagis kun aliaj membroj por prezenti ideon pri uzado de Esperanto kiel “saltotabula” lingvo, kaj ankaŭ valora lingvo en ĝi mem. Ĝis nun estis limigita intereso.

Komunikiloj

Du novaj domajn-nomoj por la retejo estis aldonitaj: “esperantohouse.au” kaj “esperantonsw.au”, ĉefe por ke ili ne estu forkaptataj kaj tenataj por elaĉeto-mono. La Federacio eble ŝanĝos la retejon al unu el tiuj kiel la kanona adreso, post kiam la publiko pli alkutimiĝos al domajnaj nomoj sen “.org”, “.com” ktp.

Nur unu numero de Telopeo estis eldonita ekde la Jarkunveno de 2021, la 31an de Decembro 2021.

Stilgvidilo por Telopeo kaj aliaj komunikiloj, estis kreita de Jonathan Cooper kaj metita sur Google Drive.

Gastĉambro

Du ukrainoj restis en la gastoĉambro dum du semajnoj. La estraro antaŭe konsentis lasi ilin resti senpage, se ili pasigis almenaŭ unu horon tage por studi Esperanton. Dmitry Lushnikov tamen opinias, ke ĝi estu nur sugesto, ĉar ili spertis multajn malfacilaĵojn dum la milito. Se estontaj ukrainoj petos loĝadon, la Federacio nur petos ilin paroli en unu el niaj kunvenoj, ĉu en la ukraina aŭ rusa, kun traduko liverita de Dmitry, ĉu en la angla.

Krom tiuj du, la gastĉambro ne estis uzata de eksterlandaj esperantistoj, supozeble pro la pandemio, sed foje de membroj, inkluzive de Terry Manley el Armidale, kaj Jonathan Cooper, survoje al Kanado.

Konstruaĵoj

Al la supra etaĝo de Esperanto-Domo estis farita laboro, inkluzive de riparado de la seruroj sur la balkonaj pordoj, pentrado, kaj instalado de LED-lumoj. Tri blankaj libro-ŝrankoj estis aĉetataj kaj muntataj por la biblioteko.

Pri la ateliero kaj galerio malantaŭ Esperanto-Domo Jonathan aranĝis, ke komercan agento pri nemoveblaĵoj donu merkatan takson de la konstruaĵo. Alan Turvey skribis al la luanto, Hugh Ramage, kaj Hugh respondis, listigante aĵojn kiuj devus esti riparataj aŭ renovigataj. Oni diskutis, ke estus multe pli bone, se la konstruaĵo estus vaka, por ke la renovigoj povu pli facile okazi. Chris Betcher sugestis, ke listo de farendaj aferoj estu farita kun laŭtaksa kosto. Chris ankaŭ sugestis, ke ni dungu projektestron. Estis decidite doni al Alan aŭtoritaton negoci kun Hugh.

Investado

Multe da diskuto okazis inter la estraranoj pri kiel plej bone investi la monon en la bankkontoj de la Federacio ($686 480 je la 31-a de julio 2022). Ebloj inkluzivas:

  • Aĉeti terpecon, ĉe la Centra Marbordo aŭ similan distancon de Sidnejo, kaj meti sur ĝi dometojn, taŭgajn por tendaraj vojaĝoj por esperantistoj.
  • Akcioj
  • Administrita fonduso
  • Aĉeti apartamenton en regiona NSW kaj lui ĝin

Pluraj estraranoj esprimis dubon, ĉu aĉeti terpecon vere estus saĝa decido. Chris Betcher kontaktis amikon por financa konsilo. La amiko emfazis la gravecon konsideri la mision de la organizo. Eble $50 000 povus esti investitaj en akcioj. Banka deponejo estas la plej sekura. Li atentigis, ke prezoj de nemoveblaĵoj verŝajne malplialtiĝos.

Du aliaj aferoj

La Federacio aĉetis 20 ekzemplerojn de la nova libro Enjoy Esperanto. Unu ekzemplero estis metita en la bibliotekon, alia estis donata al estrarano Nicole Else, kaj la ceteraj estas disponigataj por vendo.

Junulara Esperantista Burunda Organizo petis la Federacion por donaco de ekipaĵo por videofarado. La kvanto de $1100 estis pagata baldaŭ post la 3a de Oktobro 2021, per UEA (Universala Esperanto-Asocio).

Jonathan Cooper, Prezidanto
10 Septembro 2022

Leave a Reply