Raporto de la Prezidanto 2018

Por la periodo 13 novembro 2017 – 7 oktobro 2018

Prezentita ĉe la Jarkunveno de la Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrio, la 7-an de oktobro 2018, de la prezidanto, Jonathan Cooper

Regado

Dum la jarkunveno de 2017, Jonathan Cooper estis elektita kiel prezidanto kaj provizora kasisto. Dum la estrarkunveno de decembro 2017, Dmitry Lushnikov konsentis iĝi kasisto se li povus havi helpon de Jonathan Cooper kaj Alan Turvey. Ĉi tio estis konsentita kaj Dmitry poste kasistiĝis.

Eventoj

Dum la 328 tagoj de post la lasta jarkunveno, 101 anoncitaj federaciaj eventoj okazis en Esperanto-Domo:

  • Monataj kunvenoj: la unuan dimanĉon de ĉiu monato krom januaro
  • Vesperoj por Esperanto-Lernado kaj Pico: sabato-vespere, unufoje monate krom januaro
  • Publika Esperanto-Lernado: sep kromajn sabatajn vesperojn de post la 28-a de julio 2018, krom la du monataj Pico-Vesperoj
  • Merkredo:
    – Esperanto-Domo estis malfermita por la publiko ĉiun merkredon posttagmeze (3-5pm de post 20 Dec 2017), kun semajnaj temoj gvidata de Rainer Kurz de la 13-a de decembro 2017 ĝis la 28-a de marto 2018.
    – De la 13-a de junio, 5-7pm, senpagaj Esperanto-lecionoj por komencantoj okazis (poste titolitaj “Konversacio-Klubo”), gvidataj de Dmitry Lushnikov.
    – La 12-an de septembro 2018, D-ro Amri Wandel, el Israelo, parolis en Esperanto pri la serĉo de ekstertera vivo.
  • La ĉiujara festo de Zamenhof-tago okazis dimanĉon, la 17-an de decembro 2017
  • Ŝako-klubo: ĉiu-lunde, la 6-a ptm, de post la 8-a de januaro 2018. Kvankam ne precize Esperanto-evento, la organizanto, Dmitry Lushnikov, uzas ajnan ŝancon por paroli kun partoprenantoj pri Esperanto.

Aliaj kluboj aniĝitaj kun la Federacio ankaŭ havis 31 kunvenojn:

  • Manly Esperanto-Klubo: la unuan kaj trian sabaton ĉiumonate, 10am, ĉe Bavarian Bier Cafe, Manly Wharf, gastigita de Roger Springer
  • Esperanto-Klubo de la Centra Marbordo kaj Novkastela Esperanto-Societo: la trian dimanĉon ĉiumonate, 11:45 atm, krom decembro, ĉe Albert’s Cafe, Railway Square, Wyong, gastigita de Joanne Cho

Multkultura Festivalo Riverlights

Sabaton, la 10-an de februaro 2018, pluraj Esperantistoj (inkluzive de kvin federaciaj membroj) iris al la Multkultura Festivalo Riverlights en Maitland. Membro Eckard Roehrich montris lignajn blokojn, kiujn li faris por instruado de la lingvo. La teamo ankaŭ instruis multajn homojn ĉe la “Lingva Salono”.

Lingvaj Festivaloj

Lingvaj festivaloj, organizitaj de Language Festival Association kaj sponsoritaj de la Federacio, okazis jene:

  • 9 Decembro 2017: Sidnejo LF, La Universitato de Sidnejo
  • 28 julio 2018: Burwood LF, Biblioteko Burwood

Konstruaĵoj

La 15-an de novembro 2017 inspektoj konstruaj kaj pestaj de la ĉefa konstruaĵo kaj fabriko (ateliero) okazis. La plej urĝa trovo montris evidentecon de antaŭa termita difekto en tegmentotrabo en la fabriko. En junio 2018 Jonathan Cooper parolis al la luanto, Hugh Ramage, en la fabriko. Hugh diris, ke, kiam la termita agado estis unue rimarkita antaŭ almenaŭ ok jaroj, paŝoj estis tuj prenitaj por certigi ke la termitoj kaj iliaj nestoj estis ekstermitaj kaj, laŭ lia opinio, la tegmentotrabo estas ankoraŭ strukture fidinda. Dum la kunveno de julio 2018, la estraro decidis, ke Dmitry Lushnikov persone inspektus la tegmentotrabon, mezurus la rilatajn partojn kaj raportos al la estraro. Ĉi tio ankoraŭ estas farota.

Dum la kunveno de novembro 2017 la estraro konsentis renovigi la gastĉambron, jene:

  • Banĉambro: tranĉu novan aperturon, plenigu malnovan pordon, stuku, nova pordofosto kaj pordo, kahelu, nova lavujo, farbu
  • Dormoĉambro: nova planko, vestoŝranko, rulkurteno kaj kulgazo, farbu
  • Kuirejo (en dormoĉambro): ŝrankoj muraj kaj plankaj, kuirtablo, nova lavujo kun mikskrano kaj kontraŭŝpructabulo

La laboro estis farita kaj kontrolita de Dmitry Lushnikov, kun helpo de Richard Delamore. La renovigoj kompletiĝis antaŭ la 30-a de junio 2018.

La 4-an de decembro 2017 nova fridujeto estis instalita en la kuirejo de la ĉefa konstruaĵo.

Uzo de la (ĉefa) konstruaĵo de aliaj grupoj

La rusa lingvo-lernejo, Mosaica, uzis Esperanto-Domon lundo-, merkredo- kaj vendredo-vespere. Dmitry Lushnikov kolektis po $5 de ĉiu lernanto. Ĉi tiu mono estos uzata por bontenado de la konstruaĵo.

En aprilo 2018 estis konsentata, ke membro Milada Kondratieva rajtu uzi Esperanto-Domon vendredo-matene por provludoj por sia nova muzika grupo, kiu prezentas kantojn en diversaj lingvoj inkluzive de Esperanto. Neniu pago estis postulita, kondiĉe ke la grupo estu disponebla por prezenti senpage ĉe Esperanto-Domo por eventoj por Esperanto-Tago kaj Zamenhof-Tago.

Gastĉambro

La gastĉambro estis okupita dum 83 noktoj de post la lasta Jarkunveno:

  • Rainer Kurz (Germanio): 9-29 dec 2017, 15 jan – 8 feb 2018 (43)
  • Juni Choi kaj Kung Won Kim (Sud-Koreio): 31 dec 2017 – 4 jan 2018, 14-15 Jan 2018 (5)
  • Terry Manley (membro, Armidale): 9-11 feb 2018 (2)
  • Godeleine Logez (Francio): 19-24 apr 2018 (5)
  • (Fermita por riparoj: 26 apr – 21 jun 2018)
  • Orlando Raola (Usono): 5-6, 9-13, 16-18 jul 2018 (7)
  • Kristian Quintero Mejia (?): 21-26 jul 2018 (5)
  • Amri kaj Gila Wandel (Israelo): 10-15 sep 2018 (5)
  • Albert Mitchell Ayala (Usono) kaj Sesti Kusmayati (Indonezio): 26 sep – 9 okt 2018 (13)

Arĥivo, Libroservo kaj Biblioteko

Arĥivo:

Riccardo Obletter, itala arkivisto, kiu nuntempe loĝas en Sidnejo, starigis procezon por ĝuste organizi la Aŭstralian Esperanto-Arĥivon. Li laboris preskaŭ ĉiun merkredon ĉe Esperanto-Domo de decembro 2017 ĝis februaro 2018.

Biblioteko:

Membroj Harriffan Conshertini kaj James Nguyen daŭre katalogas la Federacian Bibliotekon kiam ili povas.

La mortinta Julie Regal, esperantisto de la Centra Marbordo (unue de Ĉikago) donacis, tra sia filino, Diane, kelkajn librojn kaj aliajn aĵojn al la Federacio. Tiuj eroj sufiĉe bonstataj estos aldonitaj al la Biblioteko kaj iuj eroj de historia signifo estos donacata al la Arĥivo. Daniel Kane ankaŭ donacis 33 Esperanto-librojn al la biblioteko.

Libroservo:

Jonathan Cooper finis la unuan etapon de la kataloga procezo en februaro 2018, produktante datumbazon de 415 libroj kaj 32 ne-libroj (inkluzive de insignoj kaj muzikaj kasedoj). Pli ol 200 unikaj libroj estis trovitaj, kaj de almenaŭ 90 libroj ekzistas nur du ekzempleroj. Ĉi tiuj libroj (kaj eble aliaj) estos enkluzivigataj en la bibliotekon de la Federacio. La plano estas, ke iuj el la libroj kaj alia aĵoj, ni eble proponu senpage al la Federaciaj membroj, eble kiel stimulo por remembriĝi.

En marto 2018 Melbourne Esperanto Association petis dek ekzemplerojn de la libro The Esperanto Teacher, de Mason Stuttard. Ĉi tiuj estis provizitaj senpage, inkluzive de sendokosto.

La Estraro decidis, en aŭgusto 2018, doni 30 procentan rabaton se almenaŭ 3 ekzempleroj estas aĉetitaj en unu transakcio, kaj 50 procentan rabaton al ĉiuj pri libroj, de kiuj ni havas pli ol 10 ekzemplerojn. En tiu kazo ne estas aldona rabato pro aĉeto de pluraj ekzempleroj.

Reklamado kaj komunikado

En marto 2018 la Estraro konsentis daŭrigi apogon al Esperanto en Suda Kivuo, per pagado de $150.00 (AUD) ĉiujn 3 monatojn al la organizo Esperanto Plus, por subteni la laboron de Jeremiah Kahindo, kiu instruas Esperanton al junuloj en Suda Kivuo, Demokratia Respubliko de la Kongo. Ĉi tio estos rediskutata ĉe la venonta estrarkunveno.

En aprilo 2018 duonpaĝa artikolo aperis en la nacia ĵurnalo The Senior pri Esperanto (en kiu membroj Joanne Cho kaj Eckard Roehrich estis menciitaj) kaj artikolo en la retejo de Honi Soit (Sydney University student union) pri Esperanto kaj Esperanto-Domo. Joanne ekde tiam ricevis plurajn demandojn pri Esperanto, inkluzive de du el homoj, kiuj volas lerni. Ĉi tiuj du homoj ricevis senpagan ekzempleron de The Esperanto Teacher.

En februaro 2018 la retejo Esperanto House ĝisdatiĝis per nova dezajno kaj iom da nova enhavo. Ankaŭ estis instalita potenca sekureca softvaro (WordFence), kiu sukcese blokis multajn provojn enmeti malican kodon en nian sistemon.

La 6an de junio 2018 ĵurnalisto de SBS vizitis Esperanto-Domon por intervjui multajn esperantistojn. Ĝis nun tri programoj estis elsenditaj en SBS-radio, en la angla, la serba kaj la itala. Ĉi tiuj ankaŭ publikiĝis kiel podkastoj en la retejo de SBS (vidu esperantohouse.org.au/eo/sbs-2018).

La 22an de septembro 2018 filmskipo de Northern Pictures vizitis Esperanto-Domon por intervjui membron Kiah Morante por venonta televida dokumenta filmo pri homoj kun malkapabloj, kiuj serĉas laboron. Kiah ankaŭ estis filmita gvidante Esperantan lecionon por komencantoj.

En junio 2018, “Esperanto NSW” estis registrita kiel komerca nomo por la Federacio, ekde la 1-a de julio 2018. La emblemo kaj retejo de la Federacio estis ĝisdatigataj laŭe.