Merkredon, la 15an de aprilo 2026, Tim McLachlan de 7NEWS Digital venis al Esperanto-Domo por krei mallongan filmeton pri Esperanto kaj Esperanto NSW. Jen la rezulto: Ĝi ankaŭ spekteblas ĉe Facebook kaj Instagram.
Category Archives: amaskumunikiloj
Esperanto en ABC Radio National
La 24an de septembro, Jonathan Cooper (nia prezidanto) estis intervjuita pri Esperanto por epizodo de Late Night Live (ABC Radio National) kun David Marr, kaj la intervjuo estis elsendita la 13an de oktobro. Ĝi estas aŭskultebla interrete. Interese, kelkaj partoj, kiuj ne atingis la elsenditan version, estis inkluzivitaj interrete (iel kiel “la reĝisora versio”). Sube estas transskribo de la intervjuo, tradukita en Esperanton: David Marr: La ideo estis, se ni povus interparoli, se ni havus komunan lingvon, la miskomprenoj, kiuj turmentas la mondon, malaperus, paco eble eblus ĉirkaŭ la mondo. Do, Esperanto estis inventita en la 1880aj jaroj, kaj dum […]
Esperanto en sidneja radio
Zamenhof-Tagon 2020 (la 15an de Decembro), Josh Szeps (Loka Radio Sidneja ABC, Matenmanĝo) intervjuis Jonathan Cooper pri Zamenhof-Tago kaj Esperanto. Aŭskultu la intervjuon (kiu inkluzivis iun, kiu lernis Esperanton en la lernejo dum 1976 kaj telefonis): (Bedaŭrinde, ĝi ne plu disponeblas en la retejo ABC.)
Nova broŝuro: Esperanto, the language for world citizens
Esperanto NSW ĵus presis tri-faldan DL-broŝuron: Esperanto, the language for world citizens. Limigitaj nombroj da ekzempleroj estas haveblaj por tiuj, kiuj volas doni ilin al scivolemaj amikoj kaj familianoj. Vi ankaŭ povas elŝuti ĝin kiel PDF (600 KB). Bonvolu rimarki: Se vi havas presilon, kiu aŭtomate presas duflanke, vi eble devos inversigi la duan paĝon en PDF-programo antaŭ presado. Se iuj esperantistoj en aliaj ŝtatoj (aŭ landoj) volus presi sian propran version, bonvolu mesaĝi nin.
SBS ĉe Esperanto-Domo
La 6-an de junio 2018 ĵurnalisto (Amelia Dunn) kaj filmisto de la aŭstralia radi- kaj televid-kanalo SBS pasigis unu horon kaj duonon en Esperanto-Domo, intervjuante plurajn esperantistojn. La rezulto (ĝis nun) estas radiprogrameto/podkasto: Universal but obscure language making a comeback with internet.