La jarkunveno 2022

Sabaton, la 10an de Septembro 2022, 12 membroj de la Federacio partoprenis la jarkunvenon – kvin ĉe Esperanto-Domo, kaj sep per Zoom (inkluzive de Terry Manley el Armidale kaj Rainer Kurz el Germanio).

Jonathan komencis la kunvenon per “agnosko de lando”.

Post kiam ni aprobis la protokolon de la lasta jarkunveno (la 12an de Septembro 2021), Jonathan voĉlegis la raporton de la prezidanto. (Vidu malsupre.) Poste, Dmitry voĉlegis resumon de la reporto de la kasisto por la financa jaro 2021–22:

  • La monvaloro de la tuta posedaĵo de la Federacio je la 30a de Junio 2022 estis $1 900 119,83 (tamen, tiu baziĝas sur malnova kaj certe tro malalta takso de la valoro de la du konstruaĵoj).
  • La komenca bilanco de la bankkontoj estis $684 108,89. La Federacio gajnis $4 442,61 dum la 12 monatoj. Do, la ferma bilanco estis $688 551,50.
  • La profito (enspezoj plus elspezoj) estis $5 579,61.

Ĉar la “nova” (de 2017) statuto deklaras, ke iu, kiu estis estrarano dum almenaŭ naŭ jaroj, rajtas esti reelektata nur per speciala rezolucio, okazis voĉdono, ĉu Alan Turvey, Nicole Else, Dmitry Lushnikov kaj Jonathan Cooper estu permesataj esti reelektataj kiel estraranoj. La kunveno unanime voĉdonis jese.

Ĉiuj anoj de la antaŭa estraro estis reelektataj nekontraŭate. Poste, tiuj estraranoj decidis unanime, ke la jenaj sep homoj havu la jenajn rolojn:

Prezidanto: Jonathan Cooper
Vic-prezidanto: Andrew Spannenberg
Sekretario: Nicole Else
Kasisto: Alan Turvey
Ordinaraj estraranoj: Chris Betcher, Adam Levy, Dmitry Lushnikov

Fine, ĉiu membro en la kunveno havis la oportunon diskuti la nunan staton kaj estontecon de la Federacio. Terry Manley parolis pri la malantaŭa ateliero kaj galerio, kaj pri gravaj problemoj rilate al la tegmento kaj eniro de akvo dum pluvo. La estraro konsentis, ke ni petu profesian konsilon pri kiel solvi tiujn problemojn.

Post la oficiala fino de la jarkunveno, la estraro decidis inviti la estron de edukado.net, Katalin Kováts (kaj espereble ankaŭ ŝian edzon, Sylvain Lelarge) viziti Sidnejon, tranokti en la gastĉambro kaj prezenti ion ĉe kunveno ĉe Esperanto-Domo, merkredon, la 18an de Januaro 2023. Tio okazus baldaŭ post la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Kongreso de Esperanto en Melburno, ĉe kiu Katalin estos speciala gasto.

Raporto de la prezidanto

Membroj kaj konatoj

Tri novaj membroj aliĝis kaj estis bonvenigataj post la lasta jarkunveno: Andrea Dobles, Christopher (Kit) Kelen kaj Jurgen Barth.

Longdaŭra membro de la Federacio, Volo Gueltling, mortis la 13an de decembro 2021. Lia funebra diservo okazis en Krematorio Leura Memorial Gardens la 22an de decembro 2021. Jonathan Cooper ĉeestis kaj parolis nome de la Federacio kaj la Aŭstralia Esperanto-Asocio.

Bedaŭrinde, la procezo de finpretigo de la testamentaĵo de Margaret Chaldecott daŭras. Ŝia loĝejo en emeritul-vilaĝo en Lindfield (kvinono el kies vendo estis donacota al la Federacio) ankoraŭ ne estis vendita. Komplikaĵo estas, ke la tuta konstruaĵaro estas vendota. Ŝajnas, ke ĉi-etape nenio povas esti farita por akceli la procezon.

Responde al la forpaso, la 23an de Aŭgusto 2021, de Hazel Green, aktiva kaj tre amita esperantisto el Toowoomba, Jonathan skribis kondolencan leteron al ŝia edzo, Paul, nome de la Federacio.

Eventoj

Esperanto-Domo malfermiĝis al membroj kaj publiko unuafoje ekde la komenco de la pandemio sabaton, la 18an de Decembro, por festi Zamenhof-tagon. Jonathan Cooper aĉetis kukon kaj faris la glazuradon. Chris Betcher organizis bone ricevitan ludon per skatoloj, seruroj kaj indicoj por trovi “trezoron”.

Sabat-vesperaj kunvenoj (“Public Esperanto Learning”) rekomencis la 29an de Januaro 2022. La 23an de aprilo, la nomo de tiuj estis ŝanĝitaj al “Esperanto Book Club”.

Adam Levy konsentis instrui Esperanton al komencantoj sabat-vespere je 18:00.

Manlia Esperanto-Klubo rekomencis siajn dusemajnajn kunvenojn, ekstere kontraŭ la plaĝo Manly ĉe South Steyne, la 16an de Oktobro 2021.

La Esperanto-Kluboj de la Centra Marbordo kaj Novkastelo rekomencis siajn monatajn kunvenojn, en Wyong Milk Factory, la 15an de Majo 2022.

Esperanta tendara semajnfino, ĉe Wyee, okazis la 11an kaj 12an de Decembro 2021.

La Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-kongreso kaj somera kursaro, kiu estis planita okazi en Sidnejo (ĉe Sancta Sophia College, Camperdown kaj parte ĉe Esperanto-Domo) en Januaro 2022 okazis tute virtualaj, per Zoom.

Sukcesa kuna lingvo-festivalo (Sidnejo kaj Surabajo, Indonezio) okazis la 19an de Februaro 2022. Jonathan Cooper prezentis Esperanton de Zoom. Ario Bimo Utomo el Indonezio skribis dankmesaĝon.

Instrumaterialoj

La Federacio aĉetis 20 ekzemplerojn de la nova libro Enjoy Esperanto. Unu ekzemplero estis metita en la bibliotekon, alia estis donita al estrarano Nicole Else, kaj la ceteraj ekzempleroj disponigis por vendo.

Diskonigado

Okazis diskutoj pri kiel efike diskonigi Esperanton. Aĉeti terpecon kaj krei provizoran (aŭ daŭran) “Esperanto-vilaĝon” estis unu ideo, kvankam tio starigas la demandon, pri kiel plej bone diskonigi Esperanto-vilaĝon. Alia ebleco estis aĉeti tenduman kamioneton (campervan), kovri ĝin per signo reklamanta Esperanton, kaj lui ĝin.

En Novembro 2021, la Federacio aĉetis cent verdajn skribilojn, surskribitajn per “ESPERANTO NSW / Esperanto House, 143 Lawson St Redfern / esperantonsw.org.au”. Unu estis donata al ĉiu membro kaj aliaj estas disponeblaj kiel reklamaj donacoj.

La ŝakklubo, kiu kunvenas sabat-vespere, samtempe kiel la ĉiu-semajna Esperanto-evento, havis alian turniron. Ĉi-foje, anstataŭ doni monan premion, la Federacio aĉetis trofeon kaj gravuris ĝin per la nomo de la gajninto.

La estraro aprobis la ideon havi kelkajn magnetajn signojn (60cm x 30cm) faritajn por reklami Esperanton, taŭgajn por meti sur aŭtopordon. Tiun ideon prezentis ankaŭ Jonathan Cooper al la Aŭstralia Esperanto-Asocio (en sia rolo de vicprezidanto). AEA mendis kvar signojn po $29, kiel provo. Tiuj estis liveritaj al la kasisto de AEA, Heather Heldzingen, en Melburno, ĉar Jonathan estos en Kanado kiam ili alvenis.

En Decembro 2021 Nicole Else kontaktis melburnan ĵurnaliston pri Marcel Leereveld, kaj poste artikolo, ‘Use your brain’: 103-year-old radio host still going strong, aperis en la gazeto The Age.
Nicole Else ankaŭ aliĝis al Fejsbuka grupo por lingvo-instruistoj en Nova Sudi-Kimrio, kaj interagis kun aliaj membroj por prezenti ideon pri uzado de Esperanto kiel “saltotabula” lingvo, kaj ankaŭ valora lingvo en ĝi mem. Ĝis nun estis limigita intereso.

Komunikiloj

Du novaj domajn-nomoj por la retejo estis aldonitaj: “esperantohouse.au” kaj “esperantonsw.au”, ĉefe por ke ili ne estu forkaptataj kaj tenataj por elaĉeto-mono. La Federacio eble ŝanĝos la retejon al unu el tiuj kiel la kanona adreso, post kiam la publiko pli alkutimiĝos al domajnaj nomoj sen “.org”, “.com” ktp.

Nur unu numero de Telopeo estis eldonita ekde la Jarkunveno de 2021, la 31an de Decembro 2021.

Stilgvidilo por Telopeo kaj aliaj komunikiloj, estis kreita de Jonathan Cooper kaj metita sur Google Drive.

Gastĉambro

Du ukrainoj restis en la gastoĉambro dum du semajnoj. La estraro antaŭe konsentis lasi ilin resti senpage, se ili pasigis almenaŭ unu horon tage por studi Esperanton. Dmitry Lushnikov tamen opinias, ke ĝi estu nur sugesto, ĉar ili spertis multajn malfacilaĵojn dum la milito. Se estontaj ukrainoj petos loĝadon, la Federacio nur petos ilin paroli en unu el niaj kunvenoj, ĉu en la ukraina aŭ rusa, kun traduko liverita de Dmitry, ĉu en la angla.

Krom tiuj du, la gastĉambro ne estis uzata de eksterlandaj esperantistoj, supozeble pro la pandemio, sed foje de membroj, inkluzive de Terry Manley el Armidale, kaj Jonathan Cooper, survoje al Kanado.

Konstruaĵoj

Al la supra etaĝo de Esperanto-Domo estis farita laboro, inkluzive de riparado de la seruroj sur la balkonaj pordoj, pentrado, kaj instalado de LED-lumoj. Tri blankaj libro-ŝrankoj estis aĉetataj kaj muntataj por la biblioteko.

Pri la ateliero kaj galerio malantaŭ Esperanto-Domo Jonathan aranĝis, ke komercan agento pri nemoveblaĵoj donu merkatan takson de la konstruaĵo. Alan Turvey skribis al la luanto, Hugh Ramage, kaj Hugh respondis, listigante aĵojn kiuj devus esti riparataj aŭ renovigataj. Oni diskutis, ke estus multe pli bone, se la konstruaĵo estus vaka, por ke la renovigoj povu pli facile okazi. Chris Betcher sugestis, ke listo de farendaj aferoj estu farita kun laŭtaksa kosto. Chris ankaŭ sugestis, ke ni dungu projektestron. Estis decidite doni al Alan aŭtoritaton negoci kun Hugh.

Investado

Multe da diskuto okazis inter la estraranoj pri kiel plej bone investi la monon en la bankkontoj de la Federacio ($686 480 je la 31-a de julio 2022). Ebloj inkluzivas:

  • Aĉeti terpecon, ĉe la Centra Marbordo aŭ similan distancon de Sidnejo, kaj meti sur ĝi dometojn, taŭgajn por tendaraj vojaĝoj por esperantistoj.
  • Akcioj
  • Administrita fonduso
  • Aĉeti apartamenton en regiona NSW kaj lui ĝin

Pluraj estraranoj esprimis dubon, ĉu aĉeti terpecon vere estus saĝa decido. Chris Betcher kontaktis amikon por financa konsilo. La amiko emfazis la gravecon konsideri la mision de la organizo. Eble $50 000 povus esti investitaj en akcioj. Banka deponejo estas la plej sekura. Li atentigis, ke prezoj de nemoveblaĵoj verŝajne malplialtiĝos.

Du aliaj aferoj

La Federacio aĉetis 20 ekzemplerojn de la nova libro Enjoy Esperanto. Unu ekzemplero estis metita en la bibliotekon, alia estis donata al estrarano Nicole Else, kaj la ceteraj estas disponigataj por vendo.

Junulara Esperantista Burunda Organizo petis la Federacion por donaco de ekipaĵo por videofarado. La kvanto de $1100 estis pagata baldaŭ post la 3a de Oktobro 2021, per UEA (Universala Esperanto-Asocio).

Jonathan Cooper, Prezidanto
10 Septembro 2022

Raporto de la prezidanto 2021

Preszentita dum la Jarkunveno 2021, dimanĉon, lla 12an de septembro 2021, je 11:00
De Andrew Spannenberg

La plurkultura festivalo Maitland RiverLights 2020 okazis per videfluado. La Federacio estis reprezentita en la sekcio Lingva Salono. Prezidanto Andrew prezentis lecionon pri Esperanto antaŭ blanka tabulo kaj flago. Ĝi funkciis kaj la spektantoj pozitive reagis.

Dum nia festado de la Zamenhofa Tago (13an de decembro 2021) estis alia “inkluziva kuko”: vegana, senglutena kaj ornamita per la flago de Esperanto. Jes, ni iomete tro faris kaj tro elspezis, sed la evento estis bona bonvenigo al niaj membroj.

Je la efektiva Zamenhof-Tago (15an de decembro), Josh Szeps intervjuis Jonathan Cooper per ABC-Local Radio Sydney Breakfast, pri la signifo de Zamenhof-Tago kaj Esperanto.

En marto 2021, nova estrarano transprenis la redakcion de Telopeo. Stilgvidilo por ĉi tiu kaj aliaj formoj de publika komunikado estis disvolvita de Jonathan kaj alŝutita al Google Drive por komentoj de la redaktisto kaj aliaj estraranoj.

La 3an de marto 2021, Jonathan vizitis Newington College por paroli kun lernejanoj en jaroj 9a kaj 10a pri Esperanto. Poste, la 31an de marto, dek lernejanoj de Newington College vizitis Esperanto-Domon.

Memorigante, ke eĉ esperantistoj estas mortemaj, ni perdis profesoron Daniel Kane, lingviston kaj spertulon pri Ĉinio. Ni perdis voĉon de racio en ĉi tiuj tempoj de streĉaj rilatoj, ĉar niaj politikistoj eksportas malutilajn komentojn kaj insultojn. Ni bezonas novan generacion de Daniel-oj.

Ĉar okazis malpli da lingvaj festivaloj, nia videbleco en la amaskomunikiloj estis malpli ol en antaŭaj jaroj. Virtualaj kunvenoj, kunordigitaj kun la platformo MeetUp, okazis. Ĉeestaj kunvenoj estis malgrandaj pro limigoj de KOVIM. QR-kodo por KOVIM-sekureco estis aranĝita por Esperanto-Domo, per Service NSW.

La kluboj en Manlio kaj Centra Marbordo/Novkastelo ankaŭ uzis la servon MeetUp. Iuj fizikaj kunvenoj okazis inter elirblokadaj tempoj.

Malgranda ŝaka turniro okazis ĉe Esperanto-Domo. Iuj malgrandaj premioj estis donacitaj de Esperanta NSW, kaj parte kompensitaj per enirpagoj.

Pro limigoj de la pandemio KOVIM-19, la atendita landa kongreso ne realiĝis en Sidnejo en 2021. Kaj, pro pli freŝa loĝantara dinamiko kaj elirblokadoj por faligi nombrojn da infektitoj, aŭstralia kaj novzelanda kongreso okazos kiel hibrida evento ĉe Esperanto-Domo en 2022, aŭ eble tute virtuale denove. Ni estas en nova mondo, kie virtualaj eventoj fariĝas normo.

La testamentaĵo de Margaret Chaldecott ankoraŭ ne finiĝis, pro aferoj ekster nia regado. Ĉi tio estis nia plej granda enspezfonto de la lastaj tempoj.

Ĉi-jare ni daŭrigis la renovigon de Esperanto-Domo. Ambaŭ necesejoj nun estas renovigitaj kaj plene funkciaj.

La gastoĉambro havas fum-detektilon. (La esperantlingvaj instrukcioj al gastoj pri kion fari kiam la alarmo sonas ankoraŭ devas esti ĝisdatigitaj.)

Riparoj al la komerca konstruaĵo malantaŭe de Esperanto-Domo daŭris. Ni esploris eblan termitan ĉeeston. Enfluado de pluvo estis traktita per la instalado de du novaj fenestroj.

Ni daŭre ricevas petojn pri monhelpo, por esperantaj projektoj. Iuj internaciaj projektoj montriĝis malfacile kontroleblaj pri kvalito kaj efikeco. Ni daŭriĝas, ĉar tio estas parto de la Esperanta kulturo, havi diversajn kontribuojn de multaj devenaj punktoj.

La estraro agnoskis bezonon de plua disvolviĝo de kompetenteco. Mi persone studis kiel trakti konfliktojn de intereso. Pro tio, ni komencis registron de interesoj, surbaze de ŝablono de la Australian Charities and Not-for-Profits Commission (Aŭstralia Komitato pri Bonfaraj kaj Senprofitaj Organizaĵoj). La intereskonflikta politiko ankoraŭ estas malneta.

Financa raporto – 2020-21 (en la angla)

Multkultura festivalo Maitland Riverlights

Dum la posttagmezo kaj vespero de sabato, la 12-a de oktobro, kvar esperantistoj (Andrew Spannenberg, Alan Turvey, Joanne Cho kaj Jonathan Cooper) veturis al Maitland, NSK, por partopreni en la multkultura festivalo Riverlights de 2019. Kiel antaŭe, Andrew diligente laboris por starigi kovritan budon por la Esperanto-Federacio de NSK. Sur nia tablo estis pluraj aĵoj (kaj aĉeteblaj kaj senpagaj) kaj ĉe ambaŭ flankoj, alta memstaranta afiŝo pri Esperanto kaj Esperanto-Domo. Pluraj homoj haltis kaj demandis pri kio estas Esperanto. Joanne estis aparte efika kiel propagandanto. Je 17:00, en la proksima “Language Lounge”, Jonathan instruis Esperanton al malgranda grupo da gejunuloj, uzante magnetajn radik-kahelojn, kiujn li kreis. Je 20:15, Joanne, Jonathan kaj lia edzino, Wanda, fiere piediris kun Esperanta flago en la granda parado al la riverbordo, kie ili spektis mirindan prezentadon sur kaj apud la rivero. Dum tiu spektaklo mallonge aperis lumbildo kun la vorto “Esperanto” kaj Esperanta flago antaŭ simpla mapo de Eŭropo (vidu la foton, malsupre). Ŝajnas, ke la kreintoj pensis, ke Esperanto estas eŭropa lando!

Interesulo parolas kun Alan Turvey

Alan, Jonathan, Joanne kaj Andrew

Wanda kaj Jonathan piediras en la parado kun la Esperanto-flago

Parto de la aŭdovida prezento, montranta la vorton Esperanto

Raporto de la Prezidanto 2018

Por la periodo 13 novembro 2017 – 7 oktobro 2018

Prezentita ĉe la Jarkunveno de la Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrio, la 7-an de oktobro 2018, de la prezidanto, Jonathan Cooper

Regado

Dum la jarkunveno de 2017, Jonathan Cooper estis elektita kiel prezidanto kaj provizora kasisto. Dum la estrarkunveno de decembro 2017, Dmitry Lushnikov konsentis iĝi kasisto se li povus havi helpon de Jonathan Cooper kaj Alan Turvey. Ĉi tio estis konsentita kaj Dmitry poste kasistiĝis.

Eventoj

Dum la 328 tagoj de post la lasta jarkunveno, 101 anoncitaj federaciaj eventoj okazis en Esperanto-Domo:

  • Monataj kunvenoj: la unuan dimanĉon de ĉiu monato krom januaro
  • Vesperoj por Esperanto-Lernado kaj Pico: sabato-vespere, unufoje monate krom januaro
  • Publika Esperanto-Lernado: sep kromajn sabatajn vesperojn de post la 28-a de julio 2018, krom la du monataj Pico-Vesperoj
  • Merkredo:
    – Esperanto-Domo estis malfermita por la publiko ĉiun merkredon posttagmeze (3-5pm de post 20 Dec 2017), kun semajnaj temoj gvidata de Rainer Kurz de la 13-a de decembro 2017 ĝis la 28-a de marto 2018.
    – De la 13-a de junio, 5-7pm, senpagaj Esperanto-lecionoj por komencantoj okazis (poste titolitaj “Konversacio-Klubo”), gvidataj de Dmitry Lushnikov.
    – La 12-an de septembro 2018, D-ro Amri Wandel, el Israelo, parolis en Esperanto pri la serĉo de ekstertera vivo.
  • La ĉiujara festo de Zamenhof-tago okazis dimanĉon, la 17-an de decembro 2017
  • Ŝako-klubo: ĉiu-lunde, la 6-a ptm, de post la 8-a de januaro 2018. Kvankam ne precize Esperanto-evento, la organizanto, Dmitry Lushnikov, uzas ajnan ŝancon por paroli kun partoprenantoj pri Esperanto.

Aliaj kluboj aniĝitaj kun la Federacio ankaŭ havis 31 kunvenojn:

  • Manly Esperanto-Klubo: la unuan kaj trian sabaton ĉiumonate, 10am, ĉe Bavarian Bier Cafe, Manly Wharf, gastigita de Roger Springer
  • Esperanto-Klubo de la Centra Marbordo kaj Novkastela Esperanto-Societo: la trian dimanĉon ĉiumonate, 11:45 atm, krom decembro, ĉe Albert’s Cafe, Railway Square, Wyong, gastigita de Joanne Cho

Multkultura Festivalo Riverlights

Sabaton, la 10-an de februaro 2018, pluraj Esperantistoj (inkluzive de kvin federaciaj membroj) iris al la Multkultura Festivalo Riverlights en Maitland. Membro Eckard Roehrich montris lignajn blokojn, kiujn li faris por instruado de la lingvo. La teamo ankaŭ instruis multajn homojn ĉe la “Lingva Salono”.

Lingvaj Festivaloj

Lingvaj festivaloj, organizitaj de Language Festival Association kaj sponsoritaj de la Federacio, okazis jene:

  • 9 Decembro 2017: Sidnejo LF, La Universitato de Sidnejo
  • 28 julio 2018: Burwood LF, Biblioteko Burwood

Konstruaĵoj

La 15-an de novembro 2017 inspektoj konstruaj kaj pestaj de la ĉefa konstruaĵo kaj fabriko (ateliero) okazis. La plej urĝa trovo montris evidentecon de antaŭa termita difekto en tegmentotrabo en la fabriko. En junio 2018 Jonathan Cooper parolis al la luanto, Hugh Ramage, en la fabriko. Hugh diris, ke, kiam la termita agado estis unue rimarkita antaŭ almenaŭ ok jaroj, paŝoj estis tuj prenitaj por certigi ke la termitoj kaj iliaj nestoj estis ekstermitaj kaj, laŭ lia opinio, la tegmentotrabo estas ankoraŭ strukture fidinda. Dum la kunveno de julio 2018, la estraro decidis, ke Dmitry Lushnikov persone inspektus la tegmentotrabon, mezurus la rilatajn partojn kaj raportos al la estraro. Ĉi tio ankoraŭ estas farota.

Dum la kunveno de novembro 2017 la estraro konsentis renovigi la gastĉambron, jene:

  • Banĉambro: tranĉu novan aperturon, plenigu malnovan pordon, stuku, nova pordofosto kaj pordo, kahelu, nova lavujo, farbu
  • Dormoĉambro: nova planko, vestoŝranko, rulkurteno kaj kulgazo, farbu
  • Kuirejo (en dormoĉambro): ŝrankoj muraj kaj plankaj, kuirtablo, nova lavujo kun mikskrano kaj kontraŭŝpructabulo

La laboro estis farita kaj kontrolita de Dmitry Lushnikov, kun helpo de Richard Delamore. La renovigoj kompletiĝis antaŭ la 30-a de junio 2018.

La 4-an de decembro 2017 nova fridujeto estis instalita en la kuirejo de la ĉefa konstruaĵo.

Uzo de la (ĉefa) konstruaĵo de aliaj grupoj

La rusa lingvo-lernejo, Mosaica, uzis Esperanto-Domon lundo-, merkredo- kaj vendredo-vespere. Dmitry Lushnikov kolektis po $5 de ĉiu lernanto. Ĉi tiu mono estos uzata por bontenado de la konstruaĵo.

En aprilo 2018 estis konsentata, ke membro Milada Kondratieva rajtu uzi Esperanto-Domon vendredo-matene por provludoj por sia nova muzika grupo, kiu prezentas kantojn en diversaj lingvoj inkluzive de Esperanto. Neniu pago estis postulita, kondiĉe ke la grupo estu disponebla por prezenti senpage ĉe Esperanto-Domo por eventoj por Esperanto-Tago kaj Zamenhof-Tago.

Gastĉambro

La gastĉambro estis okupita dum 83 noktoj de post la lasta Jarkunveno:

  • Rainer Kurz (Germanio): 9-29 dec 2017, 15 jan – 8 feb 2018 (43)
  • Juni Choi kaj Kung Won Kim (Sud-Koreio): 31 dec 2017 – 4 jan 2018, 14-15 Jan 2018 (5)
  • Terry Manley (membro, Armidale): 9-11 feb 2018 (2)
  • Godeleine Logez (Francio): 19-24 apr 2018 (5)
  • (Fermita por riparoj: 26 apr – 21 jun 2018)
  • Orlando Raola (Usono): 5-6, 9-13, 16-18 jul 2018 (7)
  • Kristian Quintero Mejia (?): 21-26 jul 2018 (5)
  • Amri kaj Gila Wandel (Israelo): 10-15 sep 2018 (5)
  • Albert Mitchell Ayala (Usono) kaj Sesti Kusmayati (Indonezio): 26 sep – 9 okt 2018 (13)

Arĥivo, Libroservo kaj Biblioteko

Arĥivo:

Riccardo Obletter, itala arkivisto, kiu nuntempe loĝas en Sidnejo, starigis procezon por ĝuste organizi la Aŭstralian Esperanto-Arĥivon. Li laboris preskaŭ ĉiun merkredon ĉe Esperanto-Domo de decembro 2017 ĝis februaro 2018.

Biblioteko:

Membroj Harriffan Conshertini kaj James Nguyen daŭre katalogas la Federacian Bibliotekon kiam ili povas.

La mortinta Julie Regal, esperantisto de la Centra Marbordo (unue de Ĉikago) donacis, tra sia filino, Diane, kelkajn librojn kaj aliajn aĵojn al la Federacio. Tiuj eroj sufiĉe bonstataj estos aldonitaj al la Biblioteko kaj iuj eroj de historia signifo estos donacata al la Arĥivo. Daniel Kane ankaŭ donacis 33 Esperanto-librojn al la biblioteko.

Libroservo:

Jonathan Cooper finis la unuan etapon de la kataloga procezo en februaro 2018, produktante datumbazon de 415 libroj kaj 32 ne-libroj (inkluzive de insignoj kaj muzikaj kasedoj). Pli ol 200 unikaj libroj estis trovitaj, kaj de almenaŭ 90 libroj ekzistas nur du ekzempleroj. Ĉi tiuj libroj (kaj eble aliaj) estos enkluzivigataj en la bibliotekon de la Federacio. La plano estas, ke iuj el la libroj kaj alia aĵoj, ni eble proponu senpage al la Federaciaj membroj, eble kiel stimulo por remembriĝi.

En marto 2018 Melbourne Esperanto Association petis dek ekzemplerojn de la libro The Esperanto Teacher, de Mason Stuttard. Ĉi tiuj estis provizitaj senpage, inkluzive de sendokosto.

La Estraro decidis, en aŭgusto 2018, doni 30 procentan rabaton se almenaŭ 3 ekzempleroj estas aĉetitaj en unu transakcio, kaj 50 procentan rabaton al ĉiuj pri libroj, de kiuj ni havas pli ol 10 ekzemplerojn. En tiu kazo ne estas aldona rabato pro aĉeto de pluraj ekzempleroj.

Reklamado kaj komunikado

En marto 2018 la Estraro konsentis daŭrigi apogon al Esperanto en Suda Kivuo, per pagado de $150.00 (AUD) ĉiujn 3 monatojn al la organizo Esperanto Plus, por subteni la laboron de Jeremiah Kahindo, kiu instruas Esperanton al junuloj en Suda Kivuo, Demokratia Respubliko de la Kongo. Ĉi tio estos rediskutata ĉe la venonta estrarkunveno.

En aprilo 2018 duonpaĝa artikolo aperis en la nacia ĵurnalo The Senior pri Esperanto (en kiu membroj Joanne Cho kaj Eckard Roehrich estis menciitaj) kaj artikolo en la retejo de Honi Soit (Sydney University student union) pri Esperanto kaj Esperanto-Domo. Joanne ekde tiam ricevis plurajn demandojn pri Esperanto, inkluzive de du el homoj, kiuj volas lerni. Ĉi tiuj du homoj ricevis senpagan ekzempleron de The Esperanto Teacher.

En februaro 2018 la retejo Esperanto House ĝisdatiĝis per nova dezajno kaj iom da nova enhavo. Ankaŭ estis instalita potenca sekureca softvaro (WordFence), kiu sukcese blokis multajn provojn enmeti malican kodon en nian sistemon.

La 6an de junio 2018 ĵurnalisto de SBS vizitis Esperanto-Domon por intervjui multajn esperantistojn. Ĝis nun tri programoj estis elsenditaj en SBS-radio, en la angla, la serba kaj la itala. Ĉi tiuj ankaŭ publikiĝis kiel podkastoj en la retejo de SBS (vidu esperantohouse.org.au/eo/sbs-2018).

La 22an de septembro 2018 filmskipo de Northern Pictures vizitis Esperanto-Domon por intervjui membron Kiah Morante por venonta televida dokumenta filmo pri homoj kun malkapabloj, kiuj serĉas laboron. Kiah ankaŭ estis filmita gvidante Esperantan lecionon por komencantoj.

En junio 2018, “Esperanto NSW” estis registrita kiel komerca nomo por la Federacio, ekde la 1-a de julio 2018. La emblemo kaj retejo de la Federacio estis ĝisdatigataj laŭe.

Esperanto diskonigita en Maitland

Sabaton la 10an de Februaro 2018, pluaj esperantistoj (kvar vestitaj en specialaj verdaj t-ĉemizoj) iris al la multkultura festivalo “Maitland Riverlights” por diskonigi Esperanton.

Eckard Roehrich eksponis lignajn vorterblokojn, kiujn li faris por instrui pri la lingvo. La teamo ankaŭ instruis multajn homojn ĉe la “Lingva Sidĉambro” (Language Lounge).

Kiam ni proponis propagandaĵojn, iuj diris, “Mi estas bona”. Certe! Tamen mi pensas, ke ili estus pli bonaj se ili akceptus la libretojn. 🙂 Iuj infanoj petis multajn libretojn – tre formale.

Laste, post sunsubiro, lumetoj sendiĝis laŭ la rivero. Bela vido, kvankam ne tre serioza.

– Andrew Spannenberg

5 viroj malantaŭ Esperanto-tablo
De maldekstre: Rainer Kurz (Germanio), Deshun (Ĉinio), Eckard Roehrich (Centra Marbordo), Andrew Spannenberg (Novkastelo), Alan Turvey (Centra Marbordo). Ankaŭ helpis ĉe la Esperanto-tablo (sed ne aperas en la foto) Dmitry Lushnikov (Sidnejo). Foto farita de Richard Hershman, Maitland City Council

Raporto de la Prezidanto 2017

Por la periodo 4 septembro 2016 – 12 novembro 2017

Prezentita ĉe la Jarkunveno de la Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrio, la 12-an de novembro 2017, de la prezidanto, Jonathan Cooper

Regado

De la jarkunveno 2016 ĝis la 30a de julio 2017, la estraro konsistis el:
Prezidanto: Jonathan Cooper
Vicprezidanto: Dmitry Lushnikov
Sekretario: Nicole Else
Kasisto: Alan Turvey
Aliaj estraranoj: John Casey, Richard Delamore

La 1-an de aŭgusto 2017, John Casey rezignis. En la kunveno de la 6-a de aŭgusto 2017, Andrew Spannenberg estis nomumita kiel anstataŭa estraro ĝis la jarkunveno en novembro.

Eventoj

Krom la kutimaj ĉiumonataj dimanĉaj kunvenoj, la Federacio organizis unu “pican vesperon” preskaŭ ĉiumonate (kutime sabate). Ĉi tiuj ofte allogis pli junajn homojn ol la dimanĉaj kunvenoj, inkluzive de tiuj, kiuj interesiĝas pri Esperanto sed kiuj ankoraŭ ne estis esperantistoj. Mezume, 15 homoj ĉeestis. Antaŭ plejparte da vesperoj okazis mallonga Esperanto-leciono, fare de Richard Delamore. La pica vespero je la 29a de aprilo estis ankaŭ la oficiala lanĉo de la saĝtelefona apo, Amikumu.

Speciala evento okazis ĉe Esperanto-Domo merkredon la 19an de julio 2017. Norbert Bludau, esperantisto el Germanio, parolis pri la nuntempa art-ekspozicio Dokumenta 14 en Kassel, Germanio. Proksimume 10 homoj ĉeestis.

Je sabato, la 29-a kaj dimanĉo, la 30-a de oktobro 2016, la “loĝanta artisto” de la Federacio, Benjamin Forster, starigis sian artaĵon, “Kelkaj Fragmentoj” en la grunda nivelo de Esperanto-Domo, kiel parto de la Festivalo Liveworks. Supre la Federacio starigis ekspozicion pri Esperanto. Entute 101 homoj vizitis dum la du tagoj.

La federacio festis Zamenhof-Tagon je sabato, la 17-a de decembro 2016. Ĉirkaŭ 15 homoj ĉeestis.

Post la aŭstralia Esperanto-Kongreso kaj Somerkursaro en Brisbano en januaro 2017, la fama franca esperantisto-kantisto, JOmO (Jean-Marc LECLERCQ), vizitis Sidnejon per la invito de la Federacio. Tri eventoj okazis:

  • 18-an de januaro, ĉe Esperanto-Domo: ĉirkaŭ 15 homoj ĉeestis
  • 20-an de januaro, ĉe la hejmo de Alan Turvey kaj Jo Cho, Fountaindale: proksimume 30 homoj ĉeestis
  • 21-an de januaro, ĉe Komunuma Centro Redfern: proksimume 50 homoj ĉeestis

Kurso de 9 semajnoj, “Sharpen your brain” (Akrigu vian cerbon), gvidita de nova membro de la Federacio, Sammy Lee, estis okazonta ĉe Esperanto-Domo merkrede, inter la 2-a ĝis l-a 4a ptm, komenciĝante la 20-an de septembro. Ĝi estis inkluzivonta la rekomendon, ke homoj lernu Esperanton. Tamen pro nesufiĉaj partoprenintoj la kurso finiĝis post la dua sesio.

Lingvaj Festivaloj

Lingvaj festivaloj, organizitaj de Language Festival Association kaj sponsoritaj de la Federacio, okazis jene:

  • 8–9 okt 2016: Sydney LF, Korean Cultural Centre, Sydney
  • 12 nov 2016: Ryde LF, West Ryde Library
  • 3 dec 2016: Central Coast LF, Erina Centre, Erina
  • 11 feb 2017: Manly LF, Manly Library
  • 11 mar 2017: Parramatta LF, Information and Cultural Exchange, Parramatta
  • 8 apr 2017: Canada Bay LF, Concord Library
  • 6 maj 2017: Liverpool LF, Liverpool Library
  • 15 jul 2017: Hunters Hill LF, Gladesville Road Community Centre, Hunters Hill
  • 9 sep 2017: Ryde LF, West Ryde Library
  • 25 okt 2017: Waverley LF, Waverley Library, Bondi Junction

Roger Springer: Dumviva membro

La 6-an de novembro 2016 la Federacio konsentis doni al Roger Springer dumvivan membrecon, agnoskante liajn jarojn de servo al la Federacio kaj al la Esperanto-movado ĝenerale. Ĉi tio estis donita al li, neĉeeste, dum la festo de Zamenhof-Tago. Ni esperas, ke Roger fine decidos reveni al niaj regulaj kunvenoj.

Libroservo

Jonathan Cooper originale kredis, per konsiloj de aliaj ekster la estraro, ke la libroj de la Libroservo, supre ĉe Esperanto-Domo, apartenas al Aŭstralia Esperanto-Asocio. Tamen, laŭ retletero de Dianne Lukes (eks-prezidanto de AEA) al Alan Turvey (je la 16-a de decembro 2008), posedo estis transferita de AEA al la Federacio, verŝajne en 2009.

Nova ramplo por Esperanto-Domo

Por tiuj, por kiuj estas malfacile eniri en Esperanto-Domon pro la konkretaj paŝoj, ni nun havas dupartan provizoran ramplon. Ĝi troviĝas sub la oranĝkolora sofo. Se vi devas uzi ĝin por eniri la bienon, bonvolu uzi la elektran sonorilon apud la antaŭa pordego.

Nova Emblemo

En novembro 2017, multaj sendependaj grafikaj dezajnistoj ĉirkaŭ la mondo estis invititaj, tra la retejo 48HourLogo.com, prezenti dezajnon por nova emblemo por la Federacio. El 30 dezajnoj submetitaj, la estraro elektis la gajnantan dezajnon, kio estas montrita sur la supro de la paĝo 1 de ĉi tiu dokumento.

Gastĉambro

La gastĉambro estis okupita dum 63 noktoj ekde la lasta jarkunveno:

  • 30 dec 2016 – 13 jan 2017 (14 noktoj): Rainer Kurz (Germanio)
  • 14 jan 2017 (1 nokto): Terry Manley + edzino (Armidale)
  • 15 – 21 jan 2017 (6 noktoj): jOmO (Francio)
  • 22 – 28 jan 2017 (6 noktoj): Martine Freydier (Francio)
  • 25 – 28 jan 2017 (3 noktoj): Michèle Reverdy + Michèle Orrey (Francio)
  • 29 apr – 7 maj 2017 (8 noktoj): Juto (Yuto Kawabata) kaj Fanjo (Japanio)
  • 10 – 21 may 2017 (11 noktoj): Marc Cuffez (Belgio)
  • 26 – 29 jun 2017 (3 noktoj): Eric Rademacher (Germanio)
  • 16 – 22 jul 2017 (6 noktoj): Norbert Bludau + wife (Germanio)
  • 22 aŭg 2017 (1 nokto): Jonathan + wife (Gosford)
  • 7 sep 2017 (1 nokto): Dmitry Lushnikov (Roseville)
  • 13 – 16 okt 2017 (3 noktoj): Trevor Steele (Adelajdo)
  • 31 okt – 7 nov 2017 (7 noktoj): Kam Lee (Hobarto)

Amikumu

La 29-an de aŭgusto 2017 la Federacio investis $7500 por 1-procenta porcio en Amikumu Pty Ltd (ABN 90 618 666 916), la kreinto de la poŝtelefona apo, Amikumu.

Projekto pri Afrika Esperanto-Edukado

La Federacio konsentis pagi $150 tri-monate al la organizo Esperanto Plus, por subteni la laboron de Jeremiah Kahindo instrui Esperanton al junuloj en Suda Kivuo, Demokratia Respubliko de Kongo. Post 4 pagoj (ĉe la kunveno de la 4-a de marto 2018) la Federacio rekonsideros sian daŭrantan asignadon.