Esperanto en sidneja radio

Zamenhof-Tagon 2020 (la 15an de Decembro), Josh Szeps (Loka Radio Sidneja ABC, Matenmanĝo) intervjuis Jonathan Cooper pri Zamenhof-Tago kaj Esperanto.

Aŭskultu la intervjuon (kiu inkluzivis iun, kiu lernis Esperanton en la lernejo dum 1976 kaj telefonis):

Audio Player

(Bedaŭrinde, ĝi ne plu disponeblas en la retejo ABC.)

Josh Szeps

SBS ĉe Esperanto-Domo

La 6-an de junio 2018 ĵurnalisto (Amelia Dunn) kaj filmisto de la aŭstralia radi- kaj televid-kanalo SBS pasigis unu horon kaj duonon en Esperanto-Domo, intervjuante plurajn esperantistojn. La rezulto (ĝis nun) estas radiprogrameto/podkasto: Universal but obscure language making a comeback with internet.

Joanne Cho parolas al ĵurnalisto Amelia Dunn dum aliaj esperantistoj aŭskultas (Foto: Nicole Else)
Richard Delamore parolas al ĵurnalisto Amelia Dunn dum aliaj aŭskultas (Foto: Jonathan Cooper)