La biblioteko finfine preta!

Libroj sur bretojNi feliĉas informi vin ke la biblioteko ĉe Esperanto-Domo estas finfine preta por ebligi membrojn prunti el ĝi. Post 18 monatoj da ĉiusemajna laboro, ĉiuj 2700+ libroj (kaj plejmulte de la periodaĵoj) estas katalogitaj, etiketitaj, stampitaj kaj ordigitaj sur la bretoj. La plano estas poste starigi retan pruntosistemon, sed ĝis tiam, estas permana sistemo, uzante libron. Tamen, oni povas nun vidi la katalogon kiel retan tabulon, ĉe bit.ly/biblioteko-katalogo.

Do, kion vi trovos en la biblioteko? Nu, kio interesas vin? Ĉu biologio? Eble vi ŝatus la libron Sekretoj de la marestaĵoj, de Petar Giunio. Ĉu kosmologio? Davis Galadi-Enriquez kaj Amri Wandel verkis La kosmo kaj ni: Galaksio, planedoj kaj vivo en la universo. Estas ankaŭ multaj libroj pri geografio, historio kaj aliaj fakaj temaj. Kompreneble, estas multaj libroj (fakte, pli ol 500) pri Esperanto mem, inkluzive de vortaroj, lernolibroj, kaj libroj pri gramatiko, la historio de Esperanto aŭ la E-movado, kaj studoj pri, kaj konsiloj por, verkado. Estas eĉ multaj libroj en la angla, kiuj argumentas por Esperanto. Tamen, la plej granda ĉefsekcio de la biblioteko estas literaturo, kaj originala kaj tradukita, inkluzive de romanoj, noveloj, teatrotekstoj, poezio, kantoj, paroladoj kaj bildrakontoj.

Estas pluraj famaj, gravaj kaj legindaj Esperanto-verkistoj, kies verkoj estas en la kolekto, inkluzive de:
William Auld
Julio Baghy
Marjorie Boulton
Jean Forge
Kalaman Kalocsay
István Nemere
Ivo Lapenna
Claude Piron / Johán Valano Edmond Privat
Raymond Schwartz
Trevor Steele
Ferenc Szilágyi
Gaston Waringhien
kaj kompreneble… LL Zamenhof

Malpli famaj, sed ankoraŭ legindaj, estas verkistoj persone konataj de aŭstraliaj esperantistoj (krom Trevor Steele). Ekzemple, nia sekretario Nicole Else verkis anglan libron por infanoj, Mummy, why can’t we all speak the same language?, kaj ŝia patrino, Lilli Giloteaux, verkis libron de poemoj, Kalejdoskope, kaj terminaron pri arboj, ambaŭ kiujn ŝi ilustris. Bob Felby, de Adelajdo, verkis membiografion, Malgrava historieto pri mia vivo. Estas ankaŭ libroj de aŭstralianoj Ralph Harry, Donald Broadribb, Marcel Leereveld, Kenneth Linton, Penelope Vos kaj Kit Kelen, krom aliaj. Fakte, se vi interesiĝas pri Esperanto en nia lando, vi devus prunti Galerio de esperantistoj en Aŭstralio, de Charles Stevenson kaj Katarina Steele, aŭ Esperanto en Aŭstralio (1905-1985) (Historio de AEA) de Ray Ross.

Se vi volas plibonigi vian scipovon de Esperanto, mi rekomendas ke vi trovu libron, kiun vi jam pli-malpli konas en via gepatra lingvo. Ekzemple, mi kreskis en kristana eklezio, do mi konas multon de la Biblio, aparte la Nova Testamento. Do, kiam mi eklernis Esperanton, mi legis la Biblion en Esperanto, kaj ofte lernis novajn vortojn per kunteksto. Mi ĝuis legi longajn eltiraĵojn sen la neceso konsulti vortaron.

Fine, unu aparte rekomendinda libro verŝajne havas la plej interesan kaj amuzan titolon: In the land of invented languages: Esperanto rock stars, Klingon poets, Loglan lovers, and the mad dreamers who tried to build a perfect language, de Arika Okrent (2009). Oni trovos ĝin en la interlingvistika sekcio:

E-81INT-a
Okr
– Jonathan Cooper, Prezidanto