Skip to content
Esperanto House

Esperanto House

Explore the cultures of the world – right here!  ★  Esploru la kulturojn de la mondo – ĉi tie!

  • Hejmo
    • Kondiĉoj de eniro dum KOVIM-19
  • Eventoj
    • Esperanto-Klubo de la Centra Marbordo
    • Manlia Esperanto-Klubo
  • Esperanto
    • Enkonduko al Esperanto
    • Kiel oni povas uzi Esperanton?
    • Atestoj
    • Kiel lerni Esperanton
    • Esperantaj ludoj
    • Lingvo kaj Kulturo
  • Novaĵoj
    • Telopeo – nia gazeto
  • Pri ni
    • Membriĝi al Esperanto NSW
    • Donaci
    • Biblioteko
  • Kontakti nin

Tag: obituary

Posted on April 11, 2019April 11, 2019

Eunice Graham 6 dec. 1918 – 9 apr. 2019

Eunice Graham

Tre malĝoje ni anoncas, ke nia kara amikino Eunice Graham forpasis la 9-an de aprilo, 2019.

Eunice lernis Esperanton ĉe Manlia Esperanto-Klubo dum la sesdekaj jaroj kaj subtenis tiun klubon, la Sidnejan Esperanto-Societo (nun la Esperanto-Federacion de NSK) kaj la Esperanto-movadon, dum la cetero de sia vivo. Ŝi ankaŭ ĉeestis multajn Universalajn Kongresojn.

Esperantistoj, kiuj konis Eunice estas invitataj al la funebra ceremonio, kiu okazos ĉe Northern Suburbs Memorial Gardens and Crematorium (South Chapel), 199 Delhi Road, North Ryde, lundon, la 15-an de aprilo, je la 10-a atm.

Posted on April 1, 2019

Forpaso de Margaret Chaldecott

Margaret Chaldecott
Tre malfeliĉe ni anoncas, ke nia kara amikino Margaret Chaldecott forpasis la 25-an de marto, 2019.

Margaret estis dum longa tempo membro de la Sidneja Esperanto-Societo kaj, ekde 1964 ŝi estis diverstempe sekretario, prezidanto kaj kasisto de la Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrio (kaj la redaktisto de nia novaĵletero “Telopeo”) kaj estrarano de la Aŭstralia Esperanto-Asocio. Ŝi estis delegito de UEA dum multaj jaroj.

Per dediĉitaj membroj kiel Margaret la movado travivis kaj prosperis dum multaj jaroj kaj pro tio ni multe dankas ŝin.

Esperantistoj, kiuj konis Margaret estas invitataj al la funebra ceremonio, kiu okazos ĉe Gregory & Carr, 850 Pacific Highway Gordon, la 4-an de aprilo, je la 11-a atm.

Lingvo:

  • English
  • Esperanto

Arkivo

  • April 2024
  • January 2023
  • September 2022
  • September 2021
  • May 2021
  • December 2020
  • June 2020
  • March 2020
  • October 2019
  • July 2019
  • April 2019
  • October 2018
  • June 2018
  • February 2018
  • January 2018
  • November 2017
  • May 2017
  • November 2016
  • December 2015

Lingvo:

  • English
  • Esperanto
Proudly powered by WordPress