Dimanĉon, la 26an de julio 2026 Esperanto-Domo (143 Lawson Street, Redfern) kaj Artgalerio Revolve (138 Little Eveleigh St, Redfern) – interne konektitaj Esperanto-Tago estas tutmonda festo, kiu festas la eldonadon de la unua libro en Esperanto (26an de julio 1887). Esperanto-Tago estas tago de lingva justeco kaj tial de justaj kaj egalaj rilatoj inter etnaj grupoj, kulturoj kaj popoloj. Programo 10:00 – Malferma ceremonio Senpaga teo kaj kafo disponeblaj 11:00 – Prezento: Esplorado de la Tago de Esperanto Esplorado de la signifo de la Internacia Tago de Esperanto, la historio de la lingvo, kaj ĝia rolo en la antaŭenigo de […]
Tag Archives: festivalo
Esperanto diskonigita en Maitland
Sabaton la 10an de Februaro 2018, pluaj esperantistoj (kvar vestitaj en specialaj verdaj t-ĉemizoj) iris al la multkultura festivalo “Maitland Riverlights” por diskonigi Esperanton. Eckard Roehrich eksponis lignajn vorterblokojn, kiujn li faris por instrui pri la lingvo. La teamo ankaŭ instruis multajn homojn ĉe la “Lingva Sidĉambro” (Language Lounge). Kiam ni proponis propagandaĵojn, iuj diris, “Mi estas bona”. Certe! Tamen mi pensas, ke ili estus pli bonaj se ili akceptus la libretojn. 🙂 Iuj infanoj petis multajn libretojn – tre formale. Laste, post sunsubiro, lumetoj sendiĝis laŭ la rivero. Bela vido, kvankam ne tre serioza. – Andrew Spannenberg
Senpaga Lingvo-Festivalo
30-a de novembro 2017 Lingva Festivalo-Asocio gastigos senpagan lingvo-festivalon sabate, la 3-a de decembro 2016, ĉe Erina Fair. La celo de tiu lingvo-festivalo estas antaŭenigi komprenon pri lingva diverseco, per disponado de “provaĵoj” de pluraj lingvoj kaj kulturoj en amuza etoso. Ĉefa ero estos fascina prezento de aŭstralia lingvisto, D-ro Gregory Cooper. Dum la fruaj 1980-aj jaroj Dr-o Cooper vojaĝis al fora nordokcidenta Pakistano por studi tiam neskribitan lingvon. Nur per interagado rekte kun la denaskaj parolantoj, li povis lerni la lingvon (la kalaŝamondra), krei sistemon de skribo por ĝi kaj instrui ĝin al la kalaŝaj homoj, kiuj nun registras […]