Kvankam la antaŭa emblemo bone servis nin ekde 2016, la nova emblemo estas pli fleksebla kaj inkluziva: Ĝi funkcias en diversaj kuntekstoj (horizontala/vertikala, plurkolora/unukolora, kun/sen teksto, bita/presa) Ĝi rilatas al la tuta ŝtato, ne nur al Sidnejo Ĝi estas pli signifa al eksterlandanoj, lokigante la ŝtaton en Aŭstralio Jen nur 9 variaĵoj: Ĝin kreis la kanad-aŭstralia grafika dezajnisto Zoë Cooper. Jen eltiraĵo el ŝia prezenta dokumento: “ La piktogramo uzas la konturojn de Aŭstralio kiel sian bazon. Tiu formo estas tuj rekonebla, eĉ kiel simpligita stato kaj je malgranda skalo. La litero “e” estas metita super Nova Sudkimrio, geografie lokigante […]
Category Archives: nekategoriigita
Esperanto-Domo merkrede
Ĝisdatigita la 1an de septembro Esperanto-Domo kutime estas malferma ĉiun merkredon, 10:00 – 20:00. Por kontroli, ke ĝi estos malferma je specifa tago, bonvolu reviziti ĉi tiun paĝon. Jen la detaloj por junio: • 03 Septembro: open • 10 Septembro: open • 17 Septembro: open • 24 Septembro: open
Freŝa, nova retejo!
La retejo de Esperanto-Domo estas ĵus redezajnita, restrukturita kaj reverkita. Espereble, estos pli facile navigi kaj trovi utilajn informojn pri nia organizo, kaj ĝia ĉefsidejo. La tuta enhavo estas kompleta (kvankam retejo neniam estas kompleta! 😉) Tamen eble ankoraŭ ekzistas kelkaj rompitaj ligiloj, kiujn mi riparos kiam mi trovos ilin. Se vi trovos ion malĝustan aŭ nefunkciantan, bonvolu lasi komenton sube. – Jonathan Cooper, prezidanto kaj retejestro
La biblioteko finfine preta!
Ni feliĉas informi vin ke la biblioteko ĉe Esperanto-Domo estas finfine preta por ebligi membrojn prunti el ĝi. Post 18 monatoj da ĉiusemajna laboro, ĉiuj 2700+ libroj (kaj plejmulte de la periodaĵoj) estas katalogitaj, etiketitaj, stampitaj kaj ordigitaj sur la bretoj. La plano estas poste starigi retan pruntosistemon, sed ĝis tiam, estas permana sistemo, uzante libron. Tamen, oni povas nun vidi la katalogon kiel retan tabulon, ĉe bit.ly/biblioteko-katalogo. Do, kion vi trovos en la biblioteko? Nu, kio interesas vin? Ĉu biologio? Eble vi ŝatus la libron Sekretoj de la marestaĵoj, de Petar Giunio. Ĉu kosmologio? Davis Galadi-Enriquez kaj Amri Wandel […]