Kial iĝi membro?
Kiel membro de Esperanto NSW, vi rajtos:
- pruntepreni de la kolekto de pli ol 2700 libroj kaj periodaĵoj en la biblioteko
- ricevi nian retan novaĵleteron, Telopeo, 6- ĝis 12-foje ĉiujare
- senpage tranokti en la gastĉambro ĝis 14 tagoj – kondiĉoj aplikiĝas
- senpage lerni Esperanton, per kursoj por komencantoj kaj progresantoj
- ricevi rabaton de 10% por libroj de la Libroservo
- peti rabatojn por la ĉiujaraj Aŭstralia somerkursaro kaj kongreso, kaj Universala Kongreso
- havi senpage kafon, teon kaj manĝaĵon ĉe Esperanto-Domo
- trovi kontaktojn tutmondajn por prepariĝi por eksterlandaj vojaĝoj
(Ankaŭ uzu ĉi tiun formularon por renovigi membrecon.)
Esti membro de Esperanto NSW kostas:
• $20.00 por individuo
• $27.00 por familio (2 plenkreskuloj + infanoj sub-18-jaraĝaj nun)
– ĝis la 31a de Decembro 2026.
Aŭ (por 3 jaroj)…
• $45.00 por individuo
• $60.00 por familio (2 plenkreskuloj + infanoj sub-18-jaraĝaj nun)
– ĝis la 31a de Decembro 2028.
(Do, ŝparo de $15 aŭ $21)

Novaj membroj ricevos Esperantan skribilon senpage.
Pagi per kreditkarto, debetkarto aŭ PayPal
Alklaku unu opcion:
- Individua membreco – 1 jaro: $20
- Familia membreco – 1 jaro: $27
- Individua membreco – 3 jaroj: $45
- Familia membreco – 3 jaroj: $60
Ĉu vi ne havas kreditkarton, debetkarton aŭ konton PayPal? Senprobleme…
Ĝiru en nian bankokonton:
Kontonomo: ESPERANTO FEDERATION OF NSW
BSB: 032003
Kontnumero: 337529
Priskribo: “MEMB ” + Via familinomo + Inicialo
(ekz-e: “MEMB ZamenhofL”)
Membreco komenciĝos kiam pago estos ricevita.