Membriĝi al Esperanto NSW

Kial iĝi membro?

Kiel membro de Esperanto NSW, vi rajtos:

  • pruntepreni de la kolekto de pli ol 2700 libroj kaj periodaĵoj en la biblioteko
  • ricevi nian retan novaĵleteron, Telopeo, 6- ĝis 12-foje ĉiujare
  • senpage tranokti en la gastĉambro ĝis 14 tagoj – kondiĉoj aplikiĝas
  • senpage lerni Esperanton, per kursoj por komencantoj kaj progresantoj
  • ricevi rabaton de 10% por libroj de la Libroservo
  • peti rabatojn por la ĉiujaraj Aŭstralia somerkursaro kaj kongreso, kaj Universala Kongreso
  • havi senpage kafon, teon kaj manĝaĵon ĉe Esperanto-Domo
  • trovi kontaktojn tutmondajn por prepariĝi por eksterlandaj vojaĝoj

(Ankaŭ uzu ĉi tiun formularon por renovigi membrecon.)

Esti membro de Esperanto NSW kostas:
• $20.00 por individuo
• $27.00 por familio (2 plenkreskuloj + infanoj sub-18-jaraĝaj nun)
– ĝis la 31-a de Decembro 2026.

Aŭ (por 3 jaroj)…
• $45.00 por individuo
• $60.00 por familio (2 plenkreskuloj + infanoj sub-18-jaraĝaj nun)
– ĝis la 31-a de Decembro 2028.
(Do, ŝparo de $15 aŭ $21)

Verda skribilo: Esperanto NSW
Novaj membroj ricevos Esperantan skribilon senpage.

1. Informu nin pri vi
→

 

Ĉu tio ne funkcias?…

Kopiu la malsupran tekston en novan retleteron, kompletigu ĝin kaj sendu ĝin al nsw@esperanto.org.au kun la temo “Membriĝpeto” aŭ “Remembriĝo”.

Mi volas membriĝi al Esperanto NSW. Jen miaj detaloj.

Nomo:

Retpoŝtadreso:

Poŝtadreso:

Telefonnumero(j):

(Por novaj membroj) Kiel mi aŭdis pri Esperanto NSW:

Mi petas membrecon por: mi/mia familio
(Forviŝu tiun, kiu ne aplikiĝas)
dum ___ jaroj

Mi intencas pagi $___ per: (Forviŝu tiujn, kiuj ne aplikiĝas):
– Kreditkarto tra PayPal (en ĉi tiu retejo)
– Ĝiro rekte en la bankkonton de Esperanto Federation of NSW: