Esperanto NSW ĵus presis tri-faldan DL-broŝuron: Esperanto, the language for world citizens.
Limigitaj nombroj da ekzempleroj estas haveblaj por tiuj, kiuj volas doni ilin al scivolemaj amikoj kaj familianoj. Vi ankaŭ povas elŝuti ĝin kiel PDF (600 KB).
Bonvolu rimarki: Se vi havas presilon, kiu aŭtomate presas duflanke, vi eble devos inversigi la duan paĝon en PDF-programo antaŭ presado.
Se iuj esperantistoj en aliaj ŝtatoj (aŭ landoj) volus presi sian propran version, lasu Respondon malsupre.