Nova maniero kunveni: virtuale

Pro la kronvirusa pandemio, kaj la reguloj pri socia apartiĝado, kutimaj kunvenoj de Esperanto-kluboj devis ĉesi. Anstataŭe, nova formo stariĝis: la virtuala kunveno – plej ofte per la videa grup-babila sistemo, Zoom. Dum la pli malnova sistemo Skype funkcias kvazaŭ telefona konversacio (unu persono alvokas aliajn, kiuj jam devas esti konektitaj al la alvokanto), Zoom funkcias iel kiel tradicia kunvenejo: Iu ajn, kiu havas la ligilon kaj la pasvorton, rajtas eniri. [1] Krome, Skype estas senkosta por konversacioj sen tempolimoj, kaj teorie sen limo pri la nombro da partoprenantoj [2], dum senkosta Zoom-konto ebligas kunvenojn nur ĝis 40 minutoj. [3] La kosta konto de Zoom forigas tiun limon kaj havas aliajn eblecojn, kiuj eble utilas.

Antaŭ la pandemio, mi uzis la sistemon Skype (senvidee) por kunvenoj de la estraro de AEA, kaj la sistemon Zoom por kelkfojaj kunvenoj de la estraro de Esperanto NSW, kiam unu aŭ du estraranoj ial ne povis veturi al Esperanto-Domo. Nuntempe, ĉiu estrarkunveno de Esperanto NSW okazas per Zoom por ĉiuj.

Kompreneble, reala, fizika kunveno havas avantaĝojn super virtuala: ne ekzistas “teknikaj problemoj”, oni povas vidi kaj aŭdi unu la aliajn multe pli bone, oni povas pli facile paroli flanke al alia aŭ kelkaj aliaj se oni volas, kaj, tre grave, homoj povas manĝi kaj trinki (drinki?) kune! Tamen, por mi, virtuala kunveno havas du realajn bonaĵojn:

Mi loĝas iom for de Sidnejo kaj Esperanto-Domo. Por la veturo per publika transporto, mi bezonas pli ol du horojn ambaŭdirekte. Pro tio mi ne ofte ĉeestis la ĉiusabatvesperajn kunvenojn, “Public Esperanto Learning”. Tamen, ekde la komenco de virtualaj kunvenoj, mi nun nur devas piediri al mia studejo kaj ŝalti mian komputilon.

Due, kunvenoj ĉe Esperanto-Domo kutime havas homojn, kiuj loĝas sufiĉe proksime al Sidnejo, kaj de tempo al tempo, esperantistojn, kiuj vizitas Sidnejon de aliaj landoj aŭ ŝtatoj. Tamen, distanco ne estas limigo por virtuala kunveno. Ekzemple, estis plezuro renkonti esperantiston de Orange (regiona urbo de NSK) en kelkaj Zoom-kunvenoj, en kiuj mi partoprenis. Fakte, dum tiuj kunvenoj, ne estas malofte havi pli da partoprenantoj eksterlandaj ol aŭstraliajn.

Ĉu estas iuj limigoj aŭ problemoj de virtualaj kunvenoj, krom tiuj menciitaj kiel avantaĝoj de realaj kunvenoj? Jes:

Ĉar iu povas veni – kaj fakte venas – iam ajn, de ie ajn en la mondo, oni ne havas eblecon vere ekkoni novajn homojn. Mi kelkfoje konsciis, ke iuj jam konis aliajn, kiujn mi ne konis – eble dum UK aŭ eksterlanda vojaĝo. Kaj ofte, dum kunveno de du horoj, eĉ estis homoj, kiuj neniam parolis.

Alia problemo estas, ke kelkfoje du homoj, aŭ pli, ekparolas samtempe, pro la neevitebla tempoprokrasto.

Tiuj du limigoj estas pli-malpli naturaj rezultoj de la teknologio. Tamen, alia estas pli evidenta pro la aliaj limigoj: Ĝis nun plejmulte da ne-estraraj kunvenoj, en kiuj mi partoprenis, okazis senstrukture. Kelkfoje oni proponas temon por diskuti, tamen tiun oni ne malofte ignoras, aŭ la diskuto/babilado forvagas. Dum unu kunveno, por festi la 80-an naskiĝdatrevenon de Trevor Steele (montrita ĉi tie), ĉiu havis la okazon diri kelkajn vortojn al Trevor, do estis iom da strukturo.

Tre baldaŭ okazos interesa eksperimento ĉi tia: virtuala unu-taga aŭstralia “kongreso”, dimanĉon, la 7-an de junio 2020, 08:30–20:00 (laŭ la horzono de NSK). Ĝi havos kontribuojn de eminentaj esperantistoj de Aŭstralio kaj la mondo, inkluzive de Duncan Charters (prezidanto de UEA), Renato Corsetti, jOmO, Katalin Kováts, Keyhan Sayadpour (prezidanto de Irana Esperanto-Asocio) kaj nia Trevor Steele. Ankaŭ okazos iuj lingvo-sesioj por komencantoj. Oni povos partopreni la tutan tagon aŭ individuajn sesiojn kaj ĝi estos tute senpaga. AEA pagas por Zoom-konto, kiu ebligos senlimajn sesiojn kaj aliajn funkciojn. (Vizitu la AEA-retejon por pli da informo.5) Tio estos interesa kaj utila eksperimento ĉar, kvankam ni esperas, ke la venonta Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Kongreso kaj Somerkursaro en Sidnejo (januaron 2021) ankoraŭ povos okazi ĉe Sancta Sophia College, eblas, ke eksterlandanoj – kaj eble loĝantoj de iuj aŭstraliaj ŝtatoj – ne rajtos vojaĝi al NSK tiam. Tial ni preparas al okazigado de “hibrida” kongreso: kaj fizika, kaj virtuala.

– Jonathan Cooper, kasisto de Esperanto NSW kaj vic-prezidanto de AEA

Notoj:

1. Zoom ankaŭ ebligas, ke la organizanto devos rajtigi ĉiun eniri individue.

2. “Teorie” ĉar, laŭ mia sperto, se pli ol kelkaj partoprenas videe, la kvalito de la konekto percepteble malboniĝas.

3. Post 40 minutoj, oni devos restarigi la kunvenon kaj ĉiuj devos realiĝi.

(Ĉi tiu artikolo unue aperis en la numero de junio 2020 de Telopeo.)