La venonta Pico-vespero okazos dimanĉon, la 17-an de februaro. Kunvenu kun ni ĉe Esperanto-Domo por muziko, filmoj kaj pico. Komencantoj kaj scivolemuloj estas bonvenaj! La Esperanto-leciono komencos la 5-an ptm, kaj la Pico-vespero mem, la 6-an.
Category Archives: kunvenoj
Jarkunveno prokrastiĝas ĝis la 19-a de novembro
Bedaŭrinde, la kvorumo de 10 membroj, kion postulis nia aktuala statuto, ne estis atingita hieraŭ, do ni ne povis fari iujn ajn decidojn (inkluzive de elektado de estraranoj). Tamen, la statuto permesas nin prokrasti la jarkunvenon dum semajno, kiam la kvorumo fariĝos 2. Ĉar 4 (eble 5) membroj jam intencis kunveni venontan dimanĉon ĉe Wyong, ni ŝanĝis la lokon. Do, la prokrastita jarkunveno de la Esperanto-Federacio de NSK estos: Dato: dimanĉo, la 19-a de novembro 2017 Tempo: 11:45 atm Loko: Albert’s Cafe, ĉe la okcidenta flanko de stacidomo Wyong (turniĝu maldekstren kiam vi eliros). [Vidu ĉe Google Maps] Estos ankaŭ […]
Raporto de la Prezidanto 2017
Por la periodo 4 septembro 2016 – 12 novembro 2017 Prezentita ĉe la Jarkunveno de la Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrio, la 12-an de novembro 2017, de la prezidanto, Jonathan Cooper Regado De la jarkunveno 2016 ĝis la 30a de julio 2017, la estraro konsistis el: Prezidanto: Jonathan Cooper Vicprezidanto: Dmitry Lushnikov Sekretario: Nicole Else Kasisto: Alan Turvey Aliaj estraranoj: John Casey, Richard Delamore La 1-an de aŭgusto 2017, John Casey rezignis. En la kunveno de la 6-a de aŭgusto 2017, Andrew Spannenberg estis nomumita kiel anstataŭa estraro ĝis la jarkunveno en novembro. Eventoj Krom la kutimaj ĉiumonataj dimanĉaj kunvenoj, la […]
Jarkunveno 2017
Al ĉiu membro de la Esperanto-Federacio de NSK (EFNSK): La jarkunveno de EFNSK okazos ĉe Esperanto-Domo la 12an de novembro 2017 je la 11-a matene. La estraro demisios kaj la postenoj estos atribuitaj dum la jarkunveno. Bonvolu noti, ke pro la jarkunveno, ne okazos kunveno la unuan dimanĉon de novembro. Ni esperas, ke vi povos ĉeesti la jarkunvenon, kaj bonvolu sciigi nin, ĉu vi povas iel helpi la Federacion. Se vi NE povos ĉeesti sed tamen ŝatus voĉdoni, vi povas peti iun voĉdoni nome de vi (kiel via mandatulo). Bonvolu kontakti nin se vi ŝatus pli da informoj. Ni ankaŭ […]
Zamenhof-Tago ĉe Esperanto-Domo
13an de decembro 2015 Raportas Chris Holliss: Venis 30 homoj al la tre sukcesa festo. Estis mirinda renkonti longdaŭrajn geamikojn. Ni babilis pri la pasinta jaro, eĉ pasintaj jaroj. Ankaŭ ni ĝuis bongustajn manĝaĵojn. Tion evidentigas la malplenaj pladoj dismetitaj sur la tabloj poste. Saviĝis du specialaj kukoj kontraŭ la malsata svarmo: donacoj por Eunice Grahame (honore de ŝia naskiĝ-datreveno) kaj Margaret Chaldecott (pro ŝia sekretaria laboro dum multmultaj jaroj por la Esperanto-Federacio de NSK). La bona etoso daŭris pro tri interesaj prelegetoj: Richard Delamore montris filmeton pri sia studio kaj kunlaborintoj. Li eksplikis la produktadon kaj enmetadon en YouTube […]