Ĉiusemajnaj kunvenoj
Merkrede 17:00 – 19:00
Esperanto-Domo, 143 Lawson Street, Redfern
Lernu kaj plibonigu vian lingvo-lertecon per legado kaj diskutado de Esperanto-libroj.
Pli da informo: www.meetup.com/Esperanto-in-Sydney
Aferkunvenoj
(Ĉiuj membroj estas bonvenaj)
La unuan vendredon ĉiumonate, 18:00
Nuntempe, nur per Zoom. Por detaloj, sendu retleteron al nsw@esperanto.org.au.
Malgranda grupo ankaŭ kunvenas dufoje ĉiumonate en Manly, kaj alia, unufoje, en Kariong, Centra Marbordo.
Zamenhof-taga festo
Mez-decembre ĉiujare
12:00 – 16:00
Festo por celebri la naskiĝtagon de la fondinto de Esperanto, LL Zamenhof (15 Dec 1859). Estos manĝaĵoj, trinkaĵoj, ludoj, muziko kaj babilado. Venu kun viaj amikoj – ĉiuj estos bonvenaj.
Lingvo-Festivaloj
La Lingva Festivalo-Asocio kaj Esperanto NSW kune organizas la ĉiujarajn Sidnejajn Lingvo-Festivalojn, kaj ankaŭ diversajn antaŭurbajn kaj regionajn lingvo-festivalojn.
La celo de tiuj festivaloj estas montri la grandan diversecon de lingvoj ekzistantaj.
Ĉiu lingvo estas prezentita en sesio ne pli longa ol tridek minutoj, temante siajn lingvajn kaj kulturajn aspektojn.