Kio estas Esperanto?
Esperanto estas lingvo, sed ne de iu lando aŭ etna grupo: ĝi estas neŭtrala, internacia lingvo.
Originoj
La bazajn regulojn kaj vortojn de Esperanto proponis de LL Zamenhof fine de la 19-a jarcento. Post malmultaj jaroj, homoj eklernis ĝin kaj formis tutmondan komunumon. De tiam, Esperanto estas uzata (kaj libere evoluas) same kiel ĉiu alia lingvo.
Trajtoj
Esperanto havas tre regulan strukturon. Vortoj estas ofte faritaj el multaj aliaj radikoj, kaj tiel la nombro da vortoj, kiujn oni devas parkerigi multe plimalgrandiĝas. La lingvo estas fonetika kaj la reguloj de prononco estas tre simplaj, por ke ĉiu sciu kiel prononci skribitan vorton, kaj inverse. Ĉio ĉi kaŭzas la lernado de la lingvo esti relative facila.
Plejmulte da Esperantaj radikoj similas al vortoj de latinidaj, ĝermanaj aŭ slavaj lingvoj. Tamen, Esperanto ne estas nur miksaĵo de tiuj lingvoj, sed vera kaj sendependa lingvo per si mem. Fakte ĝi strukture pli similas al iuj ne-eŭropaj lingvoj ol al eŭropaj.
Uzi Esperanton
Esperanto estas plej utila por neŭtrala komunikado. Tio signifas ke komunikado per Esperanto ne donas avantaĝojn al la anoj de iu specifa popolo aŭ kulturo, sed provizas egalecon de rajtoj, toleremon kaj veran internaciecon. Ĉi tio oni povas vidi en multaj diversaj situacioj: internaciaj kunvenoj, libroj, gazetoj, muziko, la Interreto kaj ankaŭ en privata kaj familia vivo.
Pli pri Esperanto (pli plena enkonduko)
Por eĉ pli da informo pri Esperanto (en la angla), elŝutu la senpagan broŝuron: Discover Esperanto (PDF, 24 paĝoj, 3 MB)