Kial iĝi membro?
Kiel membro de Esperanto NSW, vi rajtos:
- pruntepreni de la kolekto de pli ol 2700 libroj kaj periodaĵoj en la biblioteko
- senpage tranokti en la gastĉambro (ĝis 14 tagoj)
- senpage lerni Esperanton, per kursoj por komencantoj kaj progresantoj
- ricevi rabatojn por la ĉiujaraj Aŭstralia somerkursaro kaj kongreso, kaj Universala Kongreso
- havi senpage kafon, teon kaj manĝaĵon ĉe Esperanto-Domo
- trovi kontaktojn tutmondajn por prepariĝi por eksterlandaj vojaĝoj
(Ankaŭ uzu ĉi-tiun formularon por renovigi membrecon.)
Esti membro de Esperanto NSW kostas:
• $15.00 por individuo
• $20.00 por familio (2 plenkreskuloj + infanoj sub-18-jaraĝaj nun)
– ĝis la 31-a de Decembro 2025.
Aŭ (por 3 jaroj)…
• $45.00 por individuo
• $60.00 por familio (2 plenkreskuloj + infanoj sub-18-jaraĝaj nun)
– ĝis la 31-a de Decembro 2027.
Novaj membroj ricevos Esperantan skribilon senpage.
Ĉu ne funkcias?…
Kopiu la malsupran tekston en novan retleteron, kompletigu ĝin kaj sendu ĝin al nsw@esperanto.org.au kun la temo “Membriĝpeto” aŭ “Remembriĝo”.
Mi volas membriĝi al Esperanto NSW. Jen miaj detaloj.
Nomo:
Retpoŝtadreso:
Poŝtadreso:
Telefonnumero(j):
(Por novaj membroj) Kiel mi aŭdis pri Esperanto NSW:
Mi petas membrecon por: mi/mia familio
(Forviŝu tiun, kiu ne aplikiĝas)
dum ___ jaroj
Mi intencas pagi $___ per: (Forviŝu tiujn, kiuj ne aplikiĝas):
– Kreditkarto tra PayPal (en ĉi tiu retejo)
– Ĝiro rekte en la bankkonton de Esperanto Federation of NSW: