Sur la supra etaĝo de Esperanto-Domo estas granda biblioteko por membroj. Ĝi inkluzivas 2700+ librojn kaj periodaĵojn. Ni planas finfine starigi retan pruntosistemon, sed ĝis tiam, estas permana sistemo, uzante libron. Tamen, oni povas nun vidi la katalogon kiel retan tabulon.
Do, kion vi trovos en la biblioteko? Nu, kio interesas vin? Ĉu biologio? Eble vi ŝatus la libron Sekretoj de la marestaĵoj, de Petar Giunio. Ĉu kosmologio? Davis Galadi-Enriquez kaj Amri Wandel verkis La kosmo kaj ni: Galaksio, planedoj kaj vivo en la universo. Estas ankaŭ multaj libroj pri geografio, historio kaj aliaj fakaj temaj. Kompreneble, estas multaj libroj (fakte, pli ol 500) pri Esperanto mem, inkluzive de vortaroj, lernolibroj, kaj libroj pri gramatiko, la historio de Esperanto aŭ la E-movado, kaj studoj pri, kaj konsiloj por, verkado. Estas eĉ multaj libroj en la angla, kiuj argumentas por Esperanto. Tamen, la plej granda ĉefsekcio de la biblioteko estas literaturo, kaj originala kaj tradukita, inkluzive de romanoj, noveloj, teatrotekstoj, poezio, kantoj, paroladoj kaj bildrakontoj.