Kiel lerni Esperanton

Kursoj en Esperanto daŭrantaj de semajnfino ĝis pluraj semajnoj, okazas en multaj partoj de la mondo dum la tuta jaro. Vi povas kombini lernadon de Esperanto kun akirado de novaj internaciaj amikoj kaj vizitado al fascinaj novaj lokoj kaj kulturoj.

En Aŭstralio, la Aŭstralia Esperanto-Asocio okazigas amuzajn lecionojn samtempe kiel la ĉiujara kongreso. Klasoj estas disponeblaj por ĉiuj niveloj, inkluzive de tut-komencantoj. Ankaŭ estas eble, ke proksime al via hejmo aŭ laborejo estas Esperanto-kurso organizata de loka Esperanto-grupo.

Studu per la Interreto

Duolingo estas senkosta scienco-bazita programo (elektita de Apple kiel iPhone Programeto de la Jaro 2013, kaj de Google kiel Plej Bona el la Plej Bonaj en la jaroj 2013 kaj 2014). Oni povas uzi ĝin ankaŭ per retumilo. Nuntempe, la Esperanto-lecionoj estas nur por parolantoj de la angla.

Lernu! havas ttt-bazitajn kursojn por adapti al ĉiu nivelo de kompetenteco. Ĝi havas retan babilan areon, por ke vi povu ekzerci vian Esperanton kun aliaj studentoj.

Vi ankaŭ povas elŝuti la senpagan programon, Kurso de Esperanto. (Funkcias per Windows, Linux kaj Mac.)

Aŭ, por retpoŝta koresponda kurso, estas la Free Esperanto Course. Ĝin funkciigas dediĉitaj volontuloj el la tuta mondo kaj havas ligilojn al kursoj en pluraj lingvoj.

Por eĉ pliaj interretaj Esperantaj rimedoj, vizitu la retejon Multlingva Informcentro pri Esperanto.

Uzu bonan libron

Kelkaj proponoj:

Kaj multaj, multaj aliaj, disponeblaj tra bonaj librovendejoj