Lingvo kaj Kulturo

Kulturo estas difinanta trajto de nia identeco. Ĝi kontribuas al kiel ni vidas nin kaj la grupojn, kun kiuj ni identigi.

Se vi pensas pri la diversaj manieroj, per kiuj grupo da homoj vivas, kaj pri kiel tiuj manieroj estas transdonata de unu generacio al la venonta, tio estas kulturo. Kiam grupo de homoj dividas kulturon, ĝi kunligas la membrojn de la grupo kaj kreas senton de aparteno.

Kelkaj el la aspektoj de kulturo estas: manĝo, vestaĵoj, muziko, festoj, religio, historioj kaj lingvo.

Lingvo estas apriora al kiel kulturo esprimiĝas. Se ni volas konservi kulturan heredaĵon kaj identecon, subteni la lingvojn de la diversaj etnaj kaj kulturaj grupoj nepras. La perdo de lingvo signifas la perdon de kulturo kaj identeco. Bedaŭrinde, granda nombro el la lingvoj de la mondo jam perdiĝis kun la procezoj de koloniado kaj migrado.

La plej granda minaco al lingva diverseco estas la perceptita superregado de malgranda nombro da lingvoj, inkluzive la anglan. Tiuj vaste-parolitaj lingvoj nuntempe havas la plej grandajn rolojn en komerco kaj komunikado.

Esperanto, la internacia lingvo, estas solvo, kiu permesas al ĉiuj parolantoj de ĉiuj lingvoj kunekzisti kaj kunlabori sur egala nivelo. Parolantoj de Esperanto povas sperti aŭtentikan komunikadon kun homoj el la tuta mondo, sen unu homo imponi ajnan kulturan postulon sur la aliajn.

Tamen, Esperanto ne estas kreita por anstataŭi ajnan lingvon, sed esti facile lernebla “ponta” lingvo. Ĝi povas eĉ esti uzata por instigi kaj helpi homojn lerni aliajn lingvojn.

La Esperanto-Federacio de NSK, lokita ĉe Esperanto-Domo, organizas regulajn eventojn, kiuj prezentas kaj promocias kulturan kaj lingvan diversecon.

Pasintaj eventoj montris:
• la rusan
• la japanan
• la nederlandan
• la grekan
• la portugalan
• la kroatan

Estontaj eventoj inkluzivos:
• la polan
• la korean
• la germanan
… kaj aliajn.