Atestoj

‘Mi sentas min parto de tutmonda komunumo’

erin-piateskiNomo: Erin Piateski
Lando: Usono
Profesio: Meĥanika inĝeniero

Mi eklernis Esperanton en la gimnazio, ĉar mi aŭdis ke Esperanto estas facila lingvo, kaj mi supozis pro tio ke Esperanto estis mia nura ŝanco por paroli fremdan lingvon flue. Mi trovis ke miaj amikoj kaj familianoj kiuj studis iun lingvon en kurso preskaŭ neniam povis paroli tiun lingvon, eĉ je baza nivelo. Do mi studis Esperanton, esperante ke ĝi estus mia enkonduko al la mondo de fremdaj lingvoj. Mi tiam ne imagis, kion mi poste povus fari per la lingvo; mi simple volis lerni fremdan lingvon, por povi diri ke mi parolas pli ol unu lingvon.

Malgraŭ tiu simpla plano, Esperanto fariĝis grava parto de mia vivo. Mi nun havas koramikon el Italio, kun kiu mi parolas nur Esperanton. En tiu senco, paroli Esperanton fariĝis tre kutima afero por mi; mi uzas ĝin ne nur por paroli kun homoj en aliaj landoj, sed ankaŭ por paroli pri la vetero, por debati pri lastatempa politiko, kaj por demandi ĉu estas en la fridujo sufiĉe multaj ovoj por kuiri patkukojn. Sed Esperanto ne nur donis al mi amrilaton; ĝi ankaŭ ŝanĝis la manieron en kiu mi vidas la mondon. Multaj diras ke oni povas paroli kun homoj de ĉiuj landoj en la mondo per la angla, kaj tio veras. Sed malmultaj scias ke tio veras ankaŭ por Esperanto. Mi trovis ke estas grandaj diferencoj inter uzo de la angla, kaj de Esperanto, por internacia komunikado. Mi sentas ke uzo de Esperanto egaligas la parolantojn, ne nur el lingva vidpunkto, sed ankaŭ el socia vidpunkto.

Per Esperanto, mi sentas ke mi havas “nekonatajn amikojn” preskaŭ ĉie en la mondo. Kiam mi vojaĝas, ĉu por mia laboro aŭ ĉu por ferio, mi preskaŭ ĉiam povas trovi lokan esperantiston, kun kiu mi povos renkontiĝi. En lando kiun mi neniam antaŭe vizitis, tio signifas ke jam post unu vespero, mi ne plu sentas min fremda en la nova lando. Mi povas facile paroli kun la aliaj per komuna lingvo; mi ne devas zorgi ĉu mi povas legi la menuon ĉe restoracio, aŭ ĉu mi komprenas la lokajn kutimojn, ĉar la lokaj esperantistoj helpas min pri tio. Sekve mi sentas min parto de tutmonda komunumo; ne kiel usonano, sed kiel esperantisto.

‘Mia ĉefa intereso en Esperanto estas ĝia kultura flanko’

rogener-pavisnkiNomo: Rogener Pavinski
Lando: Brazilo
Profesio: Filmisto kaj muzikisto

En la Esperanto-movado interalie: Muzikisto en la rokgrupo Supernova, Ĉefkreanto de la filmo Esperanto estas… kaj TEJO-estrarano.

En 2005 mi partoprenis konkurson de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) kaj ricevis subvencion por vojaĝi al IJK en Pollando. Mi profitis tiun ŝancon kaj pasisgis unu monaton en kvar Esperanto-aranĝoj en 4 malsamaj landoj. Tio estis neforgesebla aventuro por mi, kiu unuafoje vojaĝis eksterlanden!

Mia ĉefa intereso en Esperanto estas ĝia kultura flanko kaj mi ĉiam volis krei muzikon en Esperanto, do mi kun amikoj komencis prilabori kanzonojn kaj la rezulto estis starigo de roka grupo kaj disko nomata Supernova, lanĉita en 2006 per la diskeldonejo Vinilkosmo en Francio. Mi ankaŭ profesie okupiĝas pri Esperanto. Unu el la plej gravaj projektoj, kiujn mi partoprenis ĝis nun estis la internacia kunlaboro pri la informfilmo Esperanto estas…, kies muntadon mi faris. Ankaŭ muzikvideon por Supernova kaj aliajn plurspecajn filmetojn mi kreis kaj kreas.

‘Dank’ al esperanto mi ofte ĝuis intiman kontakton eksterlande’

satoo-reikoNomo: Satoo Reiko
Lando: Japanio

Post la fino de la dua mondmilito mia pliaĝa frato eklernis latinajn literojn. Gvidante la lernadon, mia patrino parolis al la frato kaj mi pri Esperanto, kiun ŝi lernis en sia juneco. Ŝiaj vortoj ial Post ĉirkaŭ 42 jaroj mi legis artikolon pri Esperanto en iu ĵurnalo. Ĝi forte interesis min kun la sopiro al mia patrino kaj instigis min al partopreno en la kurso, kiu tiam okazis en la civitana halo. Mi kuraĝe vizitis la ĉambron de la kurso, kaj eklernis Esperanton en ĉiu merkredo de majo ĝis oktobro krom aŭgusto. Tuj post la fino de la kurso mi komencis korespondi kun bulgara virino kaj ĝuis tion kun granda ĝojo. Post ne longe neatendite mi ricevis leteron de ĉeĥa virino, kiu deziris korespondi. En 1995 kiam mi vojaĝis en Orienta Eŭropo kun mia edzo, en Prago mi renkontiĝis kun ŝi kaj ŝia edzo. Tio estis granda kortuŝo neesprimebla en vortoj. Dank’ al Esperanto kaj esperantistoj mi ofte ĝuis agrablan vojaĝon kaj intimajn interfluojn eksterlande.

Atestoj de Malkovru Esperanton


Pli da atestoj, kaj alia informo pri Esperanto, estas disponeblaj ĉe WorldLanguage.info.