Kiel oni povas uzi Esperanton?

Esperanto tuj donos al vi internaciajn kontaktojn. Vi povas skajpi, pepi, skribi aŭ retmesaĝi kun homoj de preskaŭ ajna lando. Ekzistas eĉ tutmonda reto de senpagaj tranoktejoj por Esperanto-parolantoj en preskaŭ 100 landoj.

Tio ne nur ŝparas por vi monon sed ebligas vin viziti lokojn, kiujn plejmulte da turistoj ne povas vidi.

Multe da internaciaj kunvenoj, kiuj uzas Esperanton, okazas dum la jaro tutmonde.

Esperanto ankaŭ havas grandan kvanton de internacia literaturo, kun originalaj kaj tradukitaj verkoj, plus muziko de diversaj stiloj kaj riĉan varion de blogoj, retejoj kaj eldonaĵoj.

Pli pri la uzado de Esperanto (En la retejo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio)