Esperanto-Domo merkrede

Ĝisdatigita la 9-a de junio 2017

Esperanto-Domo kutime estas malferma ĉiun merkredon, 14:00 – 16:00. Por kontroli, ke ĝi estos malferma je specifa tago, bonvolu reviziti ĉi tiun paĝon.

Jen la detaloj por junio:
• 07-a de junio: malferma
• 14-a de junio: malferma
• 21-a de junio: malferma
• 28-a de junio: (decidota)

Senpaga Lingvo-Festivalo en Erina (Centra Marbordo)

30-a de novembro 2017

Lingva Festivalo-Asocio gastigos senpagan lingvo-festivalon sabate, la 3-a de decembro 2016, ĉe Erina Fair.

greg-cooperLa celo de tiu lingvo-festivalo estas antaŭenigi komprenon pri lingva diverseco, per disponado de “provaĵoj” de pluraj lingvoj kaj kulturoj en amuza etoso.

Ĉefa ero estos fascina prezento de aŭstralia lingvisto, D-ro Gregory Cooper. Dum la fruaj 1980-aj jaroj Dr-o Cooper vojaĝis al fora nordokcidenta Pakistano por studi tiam neskribitan lingvon. Nur per interagado rekte kun la denaskaj parolantoj, li povis lerni la lingvon (la kalaŝamondra), krei sistemon de skribo por ĝi kaj instrui ĝin al la kalaŝaj homoj, kiuj nun registras kaj eldonas siajn proprajn rakontojn kaj kantojn.

Ankaŭ prezentota estos Esperanto, la plej sukcesa internacia lingvo. Krom ĝia rolo en neŭtrala kaj egaleca komunikado, Esperanto ankaŭ povas esti utila kiel “desalta lingvo”: Ĉar ĝiaj simplaj reguloj havas preskaŭ neniujn esceptojn kaj ĉar ĝia gramatika strukturo estas ĉiam klara, komenciĝi per Esperanto povas doni al oni la konfidon kaj solidan bazon, kiuj estas tiom gravaj en lingvolernado.

Kelkaj aliaj lingvoj prezentotaj dum la festivalo inkluzivas: la korea, japana, persa, germana, franca, nederlanda, litova kaj hindia.

La festivalo okazos ĉe Erina Centre, Erina Fair, de tagmezo ĝis 5.30 ptm.

Por pli da informo, vizitu languagefestival.org/cc (en la angla).

Bildo: Dr Gregory Cooper, lingvisto