La jarkunveno 2022

Sabaton, la 10an de Septembro 2022, 12 membroj de la Federacio partoprenis la jarkunvenon – kvin ĉe Esperanto-Domo, kaj sep per Zoom (inkluzive de Terry Manley el Armidale kaj Rainer Kurz el Germanio).

Jonathan komencis la kunvenon per “agnosko de lando”.

Post kiam ni aprobis la protokolon de la lasta jarkunveno (la 12an de Septembro 2021), Jonathan voĉlegis la raporton de la prezidanto. (Vidu malsupre.) Poste, Dmitry voĉlegis resumon de la reporto de la kasisto por la financa jaro 2021–22:

  • La monvaloro de la tuta posedaĵo de la Federacio je la 30a de Junio 2022 estis $1 900 119,83 (tamen, tiu baziĝas sur malnova kaj certe tro malalta takso de la valoro de la du konstruaĵoj).
  • La komenca bilanco de la bankkontoj estis $684 108,89. La Federacio gajnis $4 442,61 dum la 12 monatoj. Do, la ferma bilanco estis $688 551,50.
  • La profito (enspezoj plus elspezoj) estis $5 579,61.

Ĉar la “nova” (de 2017) statuto deklaras, ke iu, kiu estis estrarano dum almenaŭ naŭ jaroj, rajtas esti reelektata nur per speciala rezolucio, okazis voĉdono, ĉu Alan Turvey, Nicole Else, Dmitry Lushnikov kaj Jonathan Cooper estu permesataj esti reelektataj kiel estraranoj. La kunveno unanime voĉdonis jese.

Ĉiuj anoj de la antaŭa estraro estis reelektataj nekontraŭate. Poste, tiuj estraranoj decidis unanime, ke la jenaj sep homoj havu la jenajn rolojn:

Prezidanto: Jonathan Cooper
Vic-prezidanto: Andrew Spannenberg
Sekretario: Nicole Else
Kasisto: Alan Turvey
Ordinaraj estraranoj: Chris Betcher, Adam Levy, Dmitry Lushnikov

Fine, ĉiu membro en la kunveno havis la oportunon diskuti la nunan staton kaj estontecon de la Federacio. Terry Manley parolis pri la malantaŭa ateliero kaj galerio, kaj pri gravaj problemoj rilate al la tegmento kaj eniro de akvo dum pluvo. La estraro konsentis, ke ni petu profesian konsilon pri kiel solvi tiujn problemojn.

Post la oficiala fino de la jarkunveno, la estraro decidis inviti la estron de edukado.net, Katalin Kováts (kaj espereble ankaŭ ŝian edzon, Sylvain Lelarge) viziti Sidnejon, tranokti en la gastĉambro kaj prezenti ion ĉe kunveno ĉe Esperanto-Domo, merkredon, la 18an de Januaro 2023. Tio okazus baldaŭ post la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Kongreso de Esperanto en Melburno, ĉe kiu Katalin estos speciala gasto.

Raporto de la prezidanto

Membroj kaj konatoj

Tri novaj membroj aliĝis kaj estis bonvenigataj post la lasta jarkunveno: Andrea Dobles, Christopher (Kit) Kelen kaj Jurgen Barth.

Longdaŭra membro de la Federacio, Volo Gueltling, mortis la 13an de decembro 2021. Lia funebra diservo okazis en Krematorio Leura Memorial Gardens la 22an de decembro 2021. Jonathan Cooper ĉeestis kaj parolis nome de la Federacio kaj la Aŭstralia Esperanto-Asocio.

Bedaŭrinde, la procezo de finpretigo de la testamentaĵo de Margaret Chaldecott daŭras. Ŝia loĝejo en emeritul-vilaĝo en Lindfield (kvinono el kies vendo estis donacota al la Federacio) ankoraŭ ne estis vendita. Komplikaĵo estas, ke la tuta konstruaĵaro estas vendota. Ŝajnas, ke ĉi-etape nenio povas esti farita por akceli la procezon.

Responde al la forpaso, la 23an de Aŭgusto 2021, de Hazel Green, aktiva kaj tre amita esperantisto el Toowoomba, Jonathan skribis kondolencan leteron al ŝia edzo, Paul, nome de la Federacio.

Eventoj

Esperanto-Domo malfermiĝis al membroj kaj publiko unuafoje ekde la komenco de la pandemio sabaton, la 18an de Decembro, por festi Zamenhof-tagon. Jonathan Cooper aĉetis kukon kaj faris la glazuradon. Chris Betcher organizis bone ricevitan ludon per skatoloj, seruroj kaj indicoj por trovi “trezoron”.

Sabat-vesperaj kunvenoj (“Public Esperanto Learning”) rekomencis la 29an de Januaro 2022. La 23an de aprilo, la nomo de tiuj estis ŝanĝitaj al “Esperanto Book Club”.

Adam Levy konsentis instrui Esperanton al komencantoj sabat-vespere je 18:00.

Manlia Esperanto-Klubo rekomencis siajn dusemajnajn kunvenojn, ekstere kontraŭ la plaĝo Manly ĉe South Steyne, la 16an de Oktobro 2021.

La Esperanto-Kluboj de la Centra Marbordo kaj Novkastelo rekomencis siajn monatajn kunvenojn, en Wyong Milk Factory, la 15an de Majo 2022.

Esperanta tendara semajnfino, ĉe Wyee, okazis la 11an kaj 12an de Decembro 2021.

La Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-kongreso kaj somera kursaro, kiu estis planita okazi en Sidnejo (ĉe Sancta Sophia College, Camperdown kaj parte ĉe Esperanto-Domo) en Januaro 2022 okazis tute virtualaj, per Zoom.

Sukcesa kuna lingvo-festivalo (Sidnejo kaj Surabajo, Indonezio) okazis la 19an de Februaro 2022. Jonathan Cooper prezentis Esperanton de Zoom. Ario Bimo Utomo el Indonezio skribis dankmesaĝon.

Instrumaterialoj

La Federacio aĉetis 20 ekzemplerojn de la nova libro Enjoy Esperanto. Unu ekzemplero estis metita en la bibliotekon, alia estis donita al estrarano Nicole Else, kaj la ceteraj ekzempleroj disponigis por vendo.

Diskonigado

Okazis diskutoj pri kiel efike diskonigi Esperanton. Aĉeti terpecon kaj krei provizoran (aŭ daŭran) “Esperanto-vilaĝon” estis unu ideo, kvankam tio starigas la demandon, pri kiel plej bone diskonigi Esperanto-vilaĝon. Alia ebleco estis aĉeti tenduman kamioneton (campervan), kovri ĝin per signo reklamanta Esperanton, kaj lui ĝin.

En Novembro 2021, la Federacio aĉetis cent verdajn skribilojn, surskribitajn per “ESPERANTO NSW / Esperanto House, 143 Lawson St Redfern / esperantonsw.org.au”. Unu estis donata al ĉiu membro kaj aliaj estas disponeblaj kiel reklamaj donacoj.

La ŝakklubo, kiu kunvenas sabat-vespere, samtempe kiel la ĉiu-semajna Esperanto-evento, havis alian turniron. Ĉi-foje, anstataŭ doni monan premion, la Federacio aĉetis trofeon kaj gravuris ĝin per la nomo de la gajninto.

La estraro aprobis la ideon havi kelkajn magnetajn signojn (60cm x 30cm) faritajn por reklami Esperanton, taŭgajn por meti sur aŭtopordon. Tiun ideon prezentis ankaŭ Jonathan Cooper al la Aŭstralia Esperanto-Asocio (en sia rolo de vicprezidanto). AEA mendis kvar signojn po $29, kiel provo. Tiuj estis liveritaj al la kasisto de AEA, Heather Heldzingen, en Melburno, ĉar Jonathan estos en Kanado kiam ili alvenis.

En Decembro 2021 Nicole Else kontaktis melburnan ĵurnaliston pri Marcel Leereveld, kaj poste artikolo, ‘Use your brain’: 103-year-old radio host still going strong, aperis en la gazeto The Age.
Nicole Else ankaŭ aliĝis al Fejsbuka grupo por lingvo-instruistoj en Nova Sudi-Kimrio, kaj interagis kun aliaj membroj por prezenti ideon pri uzado de Esperanto kiel “saltotabula” lingvo, kaj ankaŭ valora lingvo en ĝi mem. Ĝis nun estis limigita intereso.

Komunikiloj

Du novaj domajn-nomoj por la retejo estis aldonitaj: “esperantohouse.au” kaj “esperantonsw.au”, ĉefe por ke ili ne estu forkaptataj kaj tenataj por elaĉeto-mono. La Federacio eble ŝanĝos la retejon al unu el tiuj kiel la kanona adreso, post kiam la publiko pli alkutimiĝos al domajnaj nomoj sen “.org”, “.com” ktp.

Nur unu numero de Telopeo estis eldonita ekde la Jarkunveno de 2021, la 31an de Decembro 2021.

Stilgvidilo por Telopeo kaj aliaj komunikiloj, estis kreita de Jonathan Cooper kaj metita sur Google Drive.

Gastĉambro

Du ukrainoj restis en la gastoĉambro dum du semajnoj. La estraro antaŭe konsentis lasi ilin resti senpage, se ili pasigis almenaŭ unu horon tage por studi Esperanton. Dmitry Lushnikov tamen opinias, ke ĝi estu nur sugesto, ĉar ili spertis multajn malfacilaĵojn dum la milito. Se estontaj ukrainoj petos loĝadon, la Federacio nur petos ilin paroli en unu el niaj kunvenoj, ĉu en la ukraina aŭ rusa, kun traduko liverita de Dmitry, ĉu en la angla.

Krom tiuj du, la gastĉambro ne estis uzata de eksterlandaj esperantistoj, supozeble pro la pandemio, sed foje de membroj, inkluzive de Terry Manley el Armidale, kaj Jonathan Cooper, survoje al Kanado.

Konstruaĵoj

Al la supra etaĝo de Esperanto-Domo estis farita laboro, inkluzive de riparado de la seruroj sur la balkonaj pordoj, pentrado, kaj instalado de LED-lumoj. Tri blankaj libro-ŝrankoj estis aĉetataj kaj muntataj por la biblioteko.

Pri la ateliero kaj galerio malantaŭ Esperanto-Domo Jonathan aranĝis, ke komercan agento pri nemoveblaĵoj donu merkatan takson de la konstruaĵo. Alan Turvey skribis al la luanto, Hugh Ramage, kaj Hugh respondis, listigante aĵojn kiuj devus esti riparataj aŭ renovigataj. Oni diskutis, ke estus multe pli bone, se la konstruaĵo estus vaka, por ke la renovigoj povu pli facile okazi. Chris Betcher sugestis, ke listo de farendaj aferoj estu farita kun laŭtaksa kosto. Chris ankaŭ sugestis, ke ni dungu projektestron. Estis decidite doni al Alan aŭtoritaton negoci kun Hugh.

Investado

Multe da diskuto okazis inter la estraranoj pri kiel plej bone investi la monon en la bankkontoj de la Federacio ($686 480 je la 31-a de julio 2022). Ebloj inkluzivas:

  • Aĉeti terpecon, ĉe la Centra Marbordo aŭ similan distancon de Sidnejo, kaj meti sur ĝi dometojn, taŭgajn por tendaraj vojaĝoj por esperantistoj.
  • Akcioj
  • Administrita fonduso
  • Aĉeti apartamenton en regiona NSW kaj lui ĝin

Pluraj estraranoj esprimis dubon, ĉu aĉeti terpecon vere estus saĝa decido. Chris Betcher kontaktis amikon por financa konsilo. La amiko emfazis la gravecon konsideri la mision de la organizo. Eble $50 000 povus esti investitaj en akcioj. Banka deponejo estas la plej sekura. Li atentigis, ke prezoj de nemoveblaĵoj verŝajne malplialtiĝos.

Du aliaj aferoj

La Federacio aĉetis 20 ekzemplerojn de la nova libro Enjoy Esperanto. Unu ekzemplero estis metita en la bibliotekon, alia estis donata al estrarano Nicole Else, kaj la ceteraj estas disponigataj por vendo.

Junulara Esperantista Burunda Organizo petis la Federacion por donaco de ekipaĵo por videofarado. La kvanto de $1100 estis pagata baldaŭ post la 3a de Oktobro 2021, per UEA (Universala Esperanto-Asocio).

Jonathan Cooper, Prezidanto
10 Septembro 2022

Raporto de la prezidanto 2021

Preszentita dum la Jarkunveno 2021, dimanĉon, lla 12an de septembro 2021, je 11:00
De Andrew Spannenberg

La plurkultura festivalo Maitland RiverLights 2020 okazis per videfluado. La Federacio estis reprezentita en la sekcio Lingva Salono. Prezidanto Andrew prezentis lecionon pri Esperanto antaŭ blanka tabulo kaj flago. Ĝi funkciis kaj la spektantoj pozitive reagis.

Dum nia festado de la Zamenhofa Tago (13an de decembro 2021) estis alia “inkluziva kuko”: vegana, senglutena kaj ornamita per la flago de Esperanto. Jes, ni iomete tro faris kaj tro elspezis, sed la evento estis bona bonvenigo al niaj membroj.

Je la efektiva Zamenhof-Tago (15an de decembro), Josh Szeps intervjuis Jonathan Cooper per ABC-Local Radio Sydney Breakfast, pri la signifo de Zamenhof-Tago kaj Esperanto.

En marto 2021, nova estrarano transprenis la redakcion de Telopeo. Stilgvidilo por ĉi tiu kaj aliaj formoj de publika komunikado estis disvolvita de Jonathan kaj alŝutita al Google Drive por komentoj de la redaktisto kaj aliaj estraranoj.

La 3an de marto 2021, Jonathan vizitis Newington College por paroli kun lernejanoj en jaroj 9a kaj 10a pri Esperanto. Poste, la 31an de marto, dek lernejanoj de Newington College vizitis Esperanto-Domon.

Memorigante, ke eĉ esperantistoj estas mortemaj, ni perdis profesoron Daniel Kane, lingviston kaj spertulon pri Ĉinio. Ni perdis voĉon de racio en ĉi tiuj tempoj de streĉaj rilatoj, ĉar niaj politikistoj eksportas malutilajn komentojn kaj insultojn. Ni bezonas novan generacion de Daniel-oj.

Ĉar okazis malpli da lingvaj festivaloj, nia videbleco en la amaskomunikiloj estis malpli ol en antaŭaj jaroj. Virtualaj kunvenoj, kunordigitaj kun la platformo MeetUp, okazis. Ĉeestaj kunvenoj estis malgrandaj pro limigoj de KOVIM. QR-kodo por KOVIM-sekureco estis aranĝita por Esperanto-Domo, per Service NSW.

La kluboj en Manlio kaj Centra Marbordo/Novkastelo ankaŭ uzis la servon MeetUp. Iuj fizikaj kunvenoj okazis inter elirblokadaj tempoj.

Malgranda ŝaka turniro okazis ĉe Esperanto-Domo. Iuj malgrandaj premioj estis donacitaj de Esperanta NSW, kaj parte kompensitaj per enirpagoj.

Pro limigoj de la pandemio KOVIM-19, la atendita landa kongreso ne realiĝis en Sidnejo en 2021. Kaj, pro pli freŝa loĝantara dinamiko kaj elirblokadoj por faligi nombrojn da infektitoj, aŭstralia kaj novzelanda kongreso okazos kiel hibrida evento ĉe Esperanto-Domo en 2022, aŭ eble tute virtuale denove. Ni estas en nova mondo, kie virtualaj eventoj fariĝas normo.

La testamentaĵo de Margaret Chaldecott ankoraŭ ne finiĝis, pro aferoj ekster nia regado. Ĉi tio estis nia plej granda enspezfonto de la lastaj tempoj.

Ĉi-jare ni daŭrigis la renovigon de Esperanto-Domo. Ambaŭ necesejoj nun estas renovigitaj kaj plene funkciaj.

La gastoĉambro havas fum-detektilon. (La esperantlingvaj instrukcioj al gastoj pri kion fari kiam la alarmo sonas ankoraŭ devas esti ĝisdatigitaj.)

Riparoj al la komerca konstruaĵo malantaŭe de Esperanto-Domo daŭris. Ni esploris eblan termitan ĉeeston. Enfluado de pluvo estis traktita per la instalado de du novaj fenestroj.

Ni daŭre ricevas petojn pri monhelpo, por esperantaj projektoj. Iuj internaciaj projektoj montriĝis malfacile kontroleblaj pri kvalito kaj efikeco. Ni daŭriĝas, ĉar tio estas parto de la Esperanta kulturo, havi diversajn kontribuojn de multaj devenaj punktoj.

La estraro agnoskis bezonon de plua disvolviĝo de kompetenteco. Mi persone studis kiel trakti konfliktojn de intereso. Pro tio, ni komencis registron de interesoj, surbaze de ŝablono de la Australian Charities and Not-for-Profits Commission (Aŭstralia Komitato pri Bonfaraj kaj Senprofitaj Organizaĵoj). La intereskonflikta politiko ankoraŭ estas malneta.

Financa raporto – 2020-21 (en la angla)

Nova maniero kunveni: virtuale

Pro la kronvirusa pandemio, kaj la reguloj pri socia apartiĝado, kutimaj kunvenoj de Esperanto-kluboj devis ĉesi. Anstataŭe, nova formo stariĝis: la virtuala kunveno – plej ofte per la videa grup-babila sistemo, Zoom. Dum la pli malnova sistemo Skype funkcias kvazaŭ telefona konversacio (unu persono alvokas aliajn, kiuj jam devas esti konektitaj al la alvokanto), Zoom funkcias iel kiel tradicia kunvenejo: Iu ajn, kiu havas la ligilon kaj la pasvorton, rajtas eniri. [1] Krome, Skype estas senkosta por konversacioj sen tempolimoj, kaj teorie sen limo pri la nombro da partoprenantoj [2], dum senkosta Zoom-konto ebligas kunvenojn nur ĝis 40 minutoj. [3] La kosta konto de Zoom forigas tiun limon kaj havas aliajn eblecojn, kiuj eble utilas.

Antaŭ la pandemio, mi uzis la sistemon Skype (senvidee) por kunvenoj de la estraro de AEA, kaj la sistemon Zoom por kelkfojaj kunvenoj de la estraro de Esperanto NSW, kiam unu aŭ du estraranoj ial ne povis veturi al Esperanto-Domo. Nuntempe, ĉiu estrarkunveno de Esperanto NSW okazas per Zoom por ĉiuj.

Kompreneble, reala, fizika kunveno havas avantaĝojn super virtuala: ne ekzistas “teknikaj problemoj”, oni povas vidi kaj aŭdi unu la aliajn multe pli bone, oni povas pli facile paroli flanke al alia aŭ kelkaj aliaj se oni volas, kaj, tre grave, homoj povas manĝi kaj trinki (drinki?) kune! Tamen, por mi, virtuala kunveno havas du realajn bonaĵojn:

Mi loĝas iom for de Sidnejo kaj Esperanto-Domo. Por la veturo per publika transporto, mi bezonas pli ol du horojn ambaŭdirekte. Pro tio mi ne ofte ĉeestis la ĉiusabatvesperajn kunvenojn, “Public Esperanto Learning”. Tamen, ekde la komenco de virtualaj kunvenoj, mi nun nur devas piediri al mia studejo kaj ŝalti mian komputilon.

Due, kunvenoj ĉe Esperanto-Domo kutime havas homojn, kiuj loĝas sufiĉe proksime al Sidnejo, kaj de tempo al tempo, esperantistojn, kiuj vizitas Sidnejon de aliaj landoj aŭ ŝtatoj. Tamen, distanco ne estas limigo por virtuala kunveno. Ekzemple, estis plezuro renkonti esperantiston de Orange (regiona urbo de NSK) en kelkaj Zoom-kunvenoj, en kiuj mi partoprenis. Fakte, dum tiuj kunvenoj, ne estas malofte havi pli da partoprenantoj eksterlandaj ol aŭstraliajn.

Ĉu estas iuj limigoj aŭ problemoj de virtualaj kunvenoj, krom tiuj menciitaj kiel avantaĝoj de realaj kunvenoj? Jes:

Ĉar iu povas veni – kaj fakte venas – iam ajn, de ie ajn en la mondo, oni ne havas eblecon vere ekkoni novajn homojn. Mi kelkfoje konsciis, ke iuj jam konis aliajn, kiujn mi ne konis – eble dum UK aŭ eksterlanda vojaĝo. Kaj ofte, dum kunveno de du horoj, eĉ estis homoj, kiuj neniam parolis.

Alia problemo estas, ke kelkfoje du homoj, aŭ pli, ekparolas samtempe, pro la neevitebla tempoprokrasto.

Tiuj du limigoj estas pli-malpli naturaj rezultoj de la teknologio. Tamen, alia estas pli evidenta pro la aliaj limigoj: Ĝis nun plejmulte da ne-estraraj kunvenoj, en kiuj mi partoprenis, okazis senstrukture. Kelkfoje oni proponas temon por diskuti, tamen tiun oni ne malofte ignoras, aŭ la diskuto/babilado forvagas. Dum unu kunveno, por festi la 80-an naskiĝdatrevenon de Trevor Steele (montrita ĉi tie), ĉiu havis la okazon diri kelkajn vortojn al Trevor, do estis iom da strukturo.

Tre baldaŭ okazos interesa eksperimento ĉi tia: virtuala unu-taga aŭstralia “kongreso”, dimanĉon, la 7-an de junio 2020, 08:30–20:00 (laŭ la horzono de NSK). Ĝi havos kontribuojn de eminentaj esperantistoj de Aŭstralio kaj la mondo, inkluzive de Duncan Charters (prezidanto de UEA), Renato Corsetti, jOmO, Katalin Kováts, Keyhan Sayadpour (prezidanto de Irana Esperanto-Asocio) kaj nia Trevor Steele. Ankaŭ okazos iuj lingvo-sesioj por komencantoj. Oni povos partopreni la tutan tagon aŭ individuajn sesiojn kaj ĝi estos tute senpaga. AEA pagas por Zoom-konto, kiu ebligos senlimajn sesiojn kaj aliajn funkciojn. (Vizitu la AEA-retejon por pli da informo.5) Tio estos interesa kaj utila eksperimento ĉar, kvankam ni esperas, ke la venonta Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Kongreso kaj Somerkursaro en Sidnejo (januaron 2021) ankoraŭ povos okazi ĉe Sancta Sophia College, eblas, ke eksterlandanoj – kaj eble loĝantoj de iuj aŭstraliaj ŝtatoj – ne rajtos vojaĝi al NSK tiam. Tial ni preparas al okazigado de “hibrida” kongreso: kaj fizika, kaj virtuala.

– Jonathan Cooper, kasisto de Esperanto NSW kaj vic-prezidanto de AEA

Notoj:

1. Zoom ankaŭ ebligas, ke la organizanto devos rajtigi ĉiun eniri individue.

2. “Teorie” ĉar, laŭ mia sperto, se pli ol kelkaj partoprenas videe, la kvalito de la konekto percepteble malboniĝas.

3. Post 40 minutoj, oni devos restarigi la kunvenon kaj ĉiuj devos realiĝi.

(Ĉi tiu artikolo unue aperis en la numero de junio 2020 de Telopeo.)

Letero de Bjelovara Esperantista Societo

Dimanĉe, la 1-an de marto 2020, dum la monata NSW-Esperanto-renkontiĝo, ni havis specialan gaston el Kroatio: Damir Matašin, la pra-pranepo de John Matasin, kies forta laboro kaj malavareco ebligis la aĉeton de Esperanto-Domo en la 1960-aj jaroj. Damir kunportis donacojn, inkluzive de belega libro pri la historio de la Esperanto-movado en Bjelovar, Kroatio, verkita de Josip Pleadin.

Sur la malplena unua paĝo de la libro estis algluita letero de la prezidanto de la Bjelovara Esperantista Societo, al Esperanto NSW.

Foto de la letero

La teksto:

DRUŠTVO ESPERANTISTA BJELOVARA
BJELOVARA ESPERANTISTA SOCIETO
43000 BJELOVAR, Vlatka Mačeka 14, Kroatio
Retadreso: esperanto.bjelovar@gmail.com

Al estimata
Esperanto-Federacio de Novsudkimrujo
143 Lawson St.
Redfern, Sidnejo

Estimataj samideanoj de Sidnejo,

   Ni salutas vin el kroatia urbo, Bjelovar, kiu situas en la regiono, el kiu antaŭ pli ol 90 jaroj elmigris Ivan Matašin, kiu en Sidnejo estas konata kiel John Matasin. Nemezureblaj estas la meritoj de tiu nia samideano por la Esperanto-movado en Sidnejo kaj Aŭstralkio, sed la plej grava certe estas aĉeto kaj prizorgo de via Esperanto-domo en Redfern. Kvankam Ivan Matašin neniam estis membro de nia societo, kiu pasintjare festis sian 110-jaran jubileon, li devenas el nia regiono, kaj ni konsideras lin kroata esperantisto, same kiel li estis aŭstraliano dum multaj jaroj de sia vivo. Kunlabore de Nicole Else kaj nia membro Josip Pleadin estis esploritaj multaj detaloj el la vivo de Matašin kaj kompletigita lia bibliografio.
   En 2019 ni inaŭguris la novan domon de Dokumenta Esperanto-Centro, la nacia Esperanto-arkivo en nia lando, kaj “la tradicio de Esperanto en Kroatio” akiris la statuson de nemateria kultura heredaĵo. Por konstruado de la domo de Dokumenta Esperanto-Centro kontribuis ankaŭ pluraj aŭstraliaj esperantistoj, tiamaniere simbole helpante al la kroatia Esperanto-movado sammaniere, kiel Matašin helpis al la aŭstralia.
   Tiuokaze ni eldonis ampleksan monografion pri nia jubileo. Kvankam verkita en la kroata lingvo, ni sendas ĝin donace al via Federacio kiel simbolan signon de nerompeblaj ligoj, kiujn inter ni faris Ivan Matašin.

   Kun sinceraj salutoj,

      Franjo Forjan
      prezidanto

Bjelovar
la 30-an de januaro 2020

Venonta Pico-vespero: 17 feb

pizza / pico

La venonta Pico-vespero okazos dimanĉon, la 17-an de februaro.

Kunvenu kun ni ĉe Esperanto-Domo por muziko, filmoj kaj pico. Komencantoj kaj scivolemuloj estas bonvenaj!

La Esperanto-leciono komencos la 5-an ptm, kaj la Pico-vespero mem, la 6-an.

Jarkunveno prokrastiĝas ĝis la 19-a de novembro

Bedaŭrinde, la kvorumo de 10 membroj, kion postulis nia aktuala statuto, ne estis atingita hieraŭ, do ni ne povis fari iujn ajn decidojn (inkluzive de elektado de estraranoj). Tamen, la statuto permesas nin prokrasti la jarkunvenon dum semajno, kiam la kvorumo fariĝos 2. Ĉar 4 (eble 5) membroj jam intencis kunveni venontan dimanĉon ĉe Wyong, ni ŝanĝis la lokon.

Do, la prokrastita jarkunveno de la Esperanto-Federacio de NSK estos:

Dato: dimanĉo, la 19-a de novembro 2017
Tempo: 11:45 atm
Loko: Albert’s Cafe, ĉe la okcidenta flanko de stacidomo Wyong (turniĝu maldekstren kiam vi eliros). [Vidu ĉe Google Maps]

Estos ankaŭ voĉdono por akcepti la proponitan novan statuton, kion vi povas elŝuti el la paĝo “Pri ni” (sub la subtitolo “Proponita statuto”). Por vidi, kio ŝanĝis de la ŝablono de ACNC*, vi povos legi la dokumenton “Guide to constitution changes”, ankaŭ havebla sur tiu paĝo. (Ambaŭ dokumentoj estas en la angla.)

Se vi ne ĉeestos, sed volas partopreni, vi povas nomumi iun, kiu ja ĉeestos, esti via rajtigito (“proxy”).

[* ACNC: Australian Charities and Not-for-profits Commission]

Jarkunveno 2017

Al ĉiu membro de la Esperanto-Federacio de NSK (EFNSK):

La jarkunveno de EFNSK okazos ĉe Esperanto-Domo la 12an de novembro 2017 je la 11-a matene. La estraro demisios kaj la postenoj estos atribuitaj dum la jarkunveno.

Bonvolu noti, ke pro la jarkunveno, ne okazos kunveno la unuan dimanĉon de novembro.

Ni esperas, ke vi povos ĉeesti la jarkunvenon, kaj bonvolu sciigi nin, ĉu vi povas iel helpi la Federacion.

Se vi NE povos ĉeesti sed tamen ŝatus voĉdoni, vi povas peti iun voĉdoni nome de vi (kiel via mandatulo). Bonvolu kontakti nin se vi ŝatus pli da informoj.

Ni ankaŭ feliĉus aŭdi viajn komentojn, ideojn, ktp, por la venonta jaro.

Zamenhof-Tago ĉe Esperanto-Domo

Iom da vizitintoj al Zamenhof-Tago. Foto: Ago Feitosa
Iom da vizitintoj al Zamenhof-Tago. Foto: Ago Feitosa
13-a de decembro 2015

Raportas Chris Holliss:

Venis 30 homoj al la tre sukcesa festo. Estis mirinda renkonti longdaŭrajn geamikojn. Ni babilis pri la pasinta jaro, eĉ pasintaj jaroj. Ankaŭ ni ĝuis bongustajn manĝaĵojn. Tion evidentigas la malplenaj pladoj dismetitaj sur la tabloj poste. Saviĝis du specialaj kukoj kontraŭ la malsata svarmo: donacoj por Eunice Grahame (honore de ŝia naskiĝ-datreveno) kaj Margaret Chaldecott (pro ŝia sekretaria laboro dum multmultaj jaroj por la Esperanto-Federacio de NSK).

La bona etoso daŭris pro tri interesaj prelegetoj:

Richard Delamore montris filmeton pri sia studio kaj kunlaborintoj. Li eksplikis la produktadon kaj enmetadon en YouTube de filmoj, kiujn li kreas.

Daniel Kane parolis pri la unua Esperanto-muzeo en Ĉinujo, kiu situas en eta vilaĝo for de ĉie, fakte en “la mezo de nenie”, sed ĝia ekspocizio havas multajn diversajn aĵojn. Daniel diris ke estis rava suprizo malkovri la muzeon.

Post fotokapta paŭzo Rainer Kurz montris al ni filmeton de sia intervjuo kun Reinhard Selten, kiu gajnis Nobelan Premion por ludteorio. Tiu filmeto nun atingeblas per Amazon.com.

Lyudmila Kelloway kronis la programon. Ŝi kaj ŝiaj muzikistoj, per belegaj kantoj kaj kostumoj, transformis Esperanto-Domon en koncertan halon.

Bonega Zamenhof-Tago! Kiel Eunice diris, “Ĉiuj feliĉas kuniĝi.” Mi konsentas.